Incenso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca, cs, es, fi, he, id, it, lt, no, oc, sl, ta, zh modifo de: de
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Ĝia ĉefa ingredienco estas rezino produzita de arbo nomata ''[[Boswellia sacra]]'', de la familio de la [[burseracoj]]. L'arbo estus origina de [[Dhofar]], en la nuna [[sultanato]] de [[Omano]]. Tie, ĝi estas ankoraŭ kultivata kaj eksportata tra la [[haveno]] de [[Salaalah]]. Aliaj lokoj de produktado: [[Somalio]],[[Jemeno]] kaj [[Barato]] (kie oni kultivas ĉefe la ''[[Boswellia serrata]]'', kiu produktas [[olibano]]n).
 
==Aliaj "incensoj"=
 
Ankaŭ oni nomas "incenson" aliaj specoj de bonodoraj bruligaĵoj, faritaj de aliaj substancoj, sed ankaŭ uzataj dum religiaj cerimonioj aŭ kun mistika celo.
 
Hodiaŭ oni eĉ uzas incenson, ĉefe el [[Barato]], eĉ sen religia sinteno, nur por ĝui ĝin.
 
==Historio==
 
Oni fumas substancojn kun religiaj celoj ekde pra-historio. Per la medio de la fumo la homoj serĉis rilatojn al la [[dio]]j, ĉar la homoj ja havas intencojn, serĉas gracon kaj favoron ([[Eliro]] 1,3-4; 4,3-5; 8,20-21). Sed en la [[Biblio]] ĉiu povas trovi ekzemplojn ne nur por tiaj sinceraj, sed ankaŭ por amuzaj situacioj, kie ni legas ekz. en la [[Sentencoj de Salomono]] (7,17) "mi preparis mian kuŝejon per [[mirho]], [[aloo]] kaj [[cinamo]]", kaj el la [[Alta Kanto de Salomono]] (8,2) ni ekscias pri gustaĵoj la sekvan: "mi prezentus al vi aromizitan [[vino]]n kaj [[mosto]]n el miaj [[granatfrukto]]j".
 
La romaj pastroj uzis por ĉiu dio apartan incenson. La pastroj de la diversaj kultoj jam tre frue ekkonis, ke el ĉiuj sensekscitoj la odoro estas la plej efika: la riĉaĵoj de la temploj kaj la pompo de la pastroj ne tiom kaptas la kapojn de la mizeruloj kiel la bonodoro de la ceremonio. Per fuma nebulo la mesaĝo atingas ne nur la faldojn de la vestaĵoj, sed ankaŭ tiujn de la cerbo, kie kuŝas la subkonscio. Memkomprene la murmurado en mistika kaj kolore iluminata ĉirkaŭaĵo influas nin, sed la flarsento estas tamen pli sentema, pli sentiva por neraciaj impresoj.
 
La uzo de incenso de kristanoj devenas ambaŭ de judaj moroj kaj de romia moro.
 
 
 
<gallery>