Vilma Sindona Eichholz: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto |
Fanoler (diskuto | kontribuoj) korektis ĝi al ŝi (s-ino Eichholz) kaj aldonis informojn pri ŝia poresperanta agado en Srilanko |
||
Linio 1:
'''Vilma Sindona EICHHOLZ''' (naskiĝis kiel germanino en [[1926]] en tiam germana parto de Silezio; mortis la [[15-an de julio|15-an de julio]] [[1995]] en [[Bailieboro]], [[Ontario]] pro kancero) estis instruistino, [[kanada esperantisto|kanada esperantistino]] kaj vizprezidantino de Kanada Esperanto-Asocio.
Post fuĝo el Silezio dum la fino de la dua mondmilito
Vilma Eichholz vojaĝis al [[Srilanko]] dum la jaro 1979 kaj pri siaj tieaj spertoj eldonis 12-paĝan libreton: ''Impresoj de esperantistino en Srilanko.'' (Ontario, 1979.). Ŝi estis verŝajne la unua eksterlanda esperantisto vizitanta la azian insullandon. El ŝia agado tie rezultis la naskiĝo de la kerno de la srilanka esperanta movado kaj la fondo de Esperanto-Centro Srilanka en Nugegoda, fare de [[Daniel Balasingham Jesudason]], lernanto de s-ino Eichholz.
Vilma Eichholz verkis kompleksan rektmetodan kurson por infanoj, ''En novan mondon'' (1984), kaj anglalingvan broŝuron pri justa dulingveco en Kanado (1982), kompilis kun sia edzo [[Rüdiger Eichholz|Rüdiger Eichholz]] la ampleksan artikolaron ''[[Esperanto in the Modern World]]'' (Esperanto en la moderna mondo) (1982), kaj kreis instruajn kartludojn. Ŝi multe subtenis la terminarajn laborojn de la edzo kaj ekzemple reviziis la malneton de la [[Esperanta Bildvortaro]] (aperinta en 1988). Ŝi ankaŭ mem verkis pri "neologismoj" kaj pri "seksa diskriminacio" en Esperanto.▼
▲
Ŝi estis dumviva membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] kaj delegito pri ĝardenkulturo.
|