Bronkito: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Roberto (diskuto | kontribuoj) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 13:09, 16 jul. 2008
Bronkito estas inflamo de la bronkoj kaŭzita de multaj tipoj de mikroboj kaj virusoj.
Simptomoj
La simptomoj komenciĝas per seka kaj eĉ dolora tusado, ĉar la bronkoj ankoraŭ ne produktas sufiĉan kvanton da muko. Sed post kelkaj tagoj la sekrecio pliiĝas, faciligante la sputadon. Aliaj simptomoj estas iom da febro, senapetiteco, laceco kaj ĝenerala malbonfarto. Ĝia akuta stadio povas daŭri 2-3 semajnojn, se ĝi ne estas trafe kuracita.