Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
'''Charles François Alexandre LEMAIRE''' (naskiĝis la {{daton|26|marto|1863}}, mortis la {{daton|21|januaro|1926}}) estis esplor-vojaĝisto en [[Meza Afriko]] kaj la patro de [[Esperanto]] en [[Belgio]].
 
Iam fine de la [[19-a jarcento]] eŭropaj esploristoj ekpenetris en la plej forajn regionojn de Afriko. Unu inter ili estis la [[Belgio|belga]] oficiro Charles Lemaire. Li meritas specialan atenton ne nur pro siaj esplorvojaĝoj kaj siaj detalaj raportoj, sed ankaŭ pro verkado de kelkaj interesaj libroj, krome kiel multflanka organizanto kaj socia aganto, kaj ĉefe kiel unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo (kiu funkciis en [[Antverpeno]] de 1920 ĝis 1962). Aparte interese estas, ke li estas la persono, kiu faris la unuan veran propagandonvarbadon por Esperanto en Belgio. Se oni deziras iom pli bone koni la homon Lemaire, iu aparte bona informfonto estas la dulingva libro ''Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale'', eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) [[Antoon Jozef Witteryck]]. Tiu ĉi 85-paĝa libro, abunde ilustrita per fotoj, kun paralelaj tekstoj en la franca (maldekstraj paĝoj) kaj en Esperanto (dekstraj) kaj kun (ankaŭ dulingva) enkonduko kvarpaĝa fare de [[Hippolyte Sébert]], prezentas la tekston de prelego kiun Lemaire faris en [[Ĝenevo]] je la fino de la [[UK 1906|2-a Universala Kongreso de Esperanto]] ({{daton|1|septembro|1906}} en la Victoria-salono de la Wilson-palaco), kaj al kiu la ĝeneva publiko estis invitita. En tempo, kiam nur tre malmultaj eŭropanoj vojaĝis al Afriko (kaj ne multaj revenis vivaj) kaj kiam la publiko estis sub la impreso de la hororrakontoj de la vojaĝoj de H. M. Stanley, tia prelego havis grandegan sukceson, kaj tiu sukceso donis al tiu libro kaj tiu prelego iun kroman signifon, kiu multe kontribuis al la famo de la preleginto.
 
Multaj frazoj en tiu (nun malfacile trovebla) libro informas nin pri la tiama centra Afriko, pri la propra sinteno de Lemaire rilate al la afrikanoj, pri la opinioj, kiujn la tiama eŭropa publiko havis pri Afriko, tiu nekonata kontinento, pri lia propra konduto, k.a. Klare evidentiĝas, ke entute li admiras kaj laŭdas la afrikanojn; li kondamnas la konduton de multaj nekomprenemaj eŭropanoj, sed li ankaŭ defendas la civilizan politikon de la eŭropaj koloniantoj. El la tuta priskribo montriĝas komprenema kaj sociema homo kun idealismaj sed ankaŭ realismaj sentoj kaj ideoj.