Manuel de Pedrolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
restarigo de artikolo, polurado
Linio 13:
Inter 1949 kaj 1985 li publikigis 72 romanojn. La precipa temo estas la manko de libereco en la tiama socio. La aŭtoro prezentas la realon miksante detalajn priskribojn kun situacioj malverŝajnaj, fojfoje absurdaj. Lia rigardo sur la mondo estas pesimisma kun iom da optimismo kiam la homoj estas solidaraj kaj kuniĝas por labori por idealo.
 
Lia verkista alvokiĝo lin kondukis al eksperimentado per teknikaj rimedoj tre malsimilaj por montri la realon per ĉiuj manieroj kiujn la beletro permesas. Ĉi tiel li ludas per la koordenadoj de tempo kaj spaco, modifante ilin. Ekzemplo de tio troveblas en la sciencfikcia novelaro ''Trajecte final'' (1975). En aliaj okazoj la ludon faras la kontrasto inter rolpersonoj, la absurda situacio en kiu ili sin trovas. La aŭtoro ne ĝuis favoron de la politikaj institucioj pro sia rezoluta sinteno por la sendependeco de Katalunio.
 
== Etapoj de lia romana produktado ==