Ioo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
 
La loko de Ioo rilate al Tero kaj Jupitero forte influas la intensecon de la emisio de jupiteraj [[radio-ondoj]] kaptitaj sur Tero. Jupitero estas intensa kaj neregula fonto de radio-ondoj inter 500 kHz kaj 40 MHz, kaj tiujn radiajn emisiojn ŝajne regas Ioo.
 
==Vulkanoj==
[[Dosiero:Tvashtar volcano on Io from New Horizons.jpg|thumb|left|La ioa vulkano Tvashtar]]
Oni mezuris, ke iuj vulkanaj erupciaĵoj supreniras je pli ol 300 kilometroj super la surfaco antaŭ ol refali, la materio estas forĵetita de surfaco je rapido de ĉirkaŭ 1 000 m/s. Tiuj vulkanaj erupcioj estas tre ŝanĝiĝemaj; dum la kvar monatoj inter la alveno de sondiloj [[Voyager 1]] kaj [[Voyager 2|2]], iuj el ili ĉesis kaj aliaj komenciĝis. La falaĵoj ĉirkaŭ la vulkanoj ankaŭ aliaspektiĝas.
 
Malsame al plej parte de ekstersunsistemaj lunoj, la konsisto de Ioo iom similas al tiu de [[Tersimila planedo|tersimilaj planedoj]], kiuj ĉefe enhavas [[magmo]]n riĉan je [[silikato]]j. Freŝaj datumoj de la sondilo [[Galileo]] montras, ke Ioo havas kernon kun almenaŭ 900-kilometra radiuso konsistanta el [[fero]], eble miksita kun [[fera sulfido]].
 
==Atmosfero==