Paŭlo Moĵajevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e bildoj
e Iom da redaktoj, mallongigita
Linio 2:
|Nomo = Paŭlo Moĵajev
|Portreto = Paŭlo_Moĵajev_portreto.jpg
|Priskribo = [[Ukrainio|Ukrainia]] esperantisto, esperant-lingva kantisto, redaktoro de [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]], sciencisto-anatomo
|Grandeco de bildo = 230
|Dato de naskiĝo = [[16-a de februaro]] [[1981]]
Linio 9:
|Loko de morto =
}}
'''Pavel (Paŭlo) Nikolajeviĉ MOĴAJEV''' ([[rusa lingvo|ruse]] Павел Николаевич Можаев, la eventuala plene esperantigita nom-formo estas ''Paŭlo Moĵajevo'') estas [[Ukrainio|ukrainia]] esperantisto, ekde somero 2007 - redaktoro de [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]]; profesie - sciencisto-anatomo. Ruso, ekde la naskiĝo loĝas en [[Krimeo]] (Ukrainio). En Esperanto li preferas esperantigi sian nomon kiel ''Paŭlo''; rete, ankaŭ en Vikipedio, li uzas ankaŭ sian kromnomon ''[[Vikipediisto:Mevo|Mevo]]'').
 
== Biografio ==
Paŭlo Moĵajev naskiĝis la {{daton|16|februaro|1981}} en la urbo [[Jalto]] ([[Krimeo]]). Dum la jaroj 1987-1997 li studis en la jalta mezlernejo №12 kun profunda studado de la angla lingvo. Paralele kun la studado en la mezlernejo li finis la muzik-lernejon (la baza fako - pianludo; krome ludis en blov-orkestro kelkajn blov-muzikilojn), dum kelkaj jaroj okupiĝis pri ŝakludo kaj futbalo. Ekde la 7-a studjaro li serioze ekokupiĝis pri arta fot-arto (kelkaj liaj fotoj estis premiitaj en multaj Ukrainiaj kaj kelkaj tuteŭropaj junularaj fot-ekspozicioj). Dum studado en la lernejo kelk-foje partoprenis la urbajn olimpikojn (konkursojn inter lernejanoj) pri matematiko, fiziko (okupis 3an lokon en la urbo) kaj pri la rusaj lingvo kaj literaturo (en la lasta studjaro okupis la unuan lokon en la urbo; partopreni la pluan etapon de la konkurso ne povis pro personaj kialoj).
 
En la jaro 1997 post fino de la mez-lernejo kun ora medalo (la plej alta distingo) li eniris la [[Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij"|Krimean ŝtatan medicinan universitaton "S.I. Georgijevskij"]]. Post fino de la universitato en 2003 li specialiĝis pri ĥirurgio. Post fino de la specialiĝo li estis invitita labori en la fako pri topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio, kie li laboras ĝis nun, instruante kaj okupiĝante pri la sciencaj esploroj (la baza scienca temo - la individua varieco de flugilformaj pleksoj de la homo). Nuntempe li loĝas kaj laboras en [[Simferopolo]].
 
== Personaĵoj ==
Krom serioza interesiĝo pri [[Esperanto]] (vdP. sube) PaŭloMoĵajev ŝatas muzikon (mem iom komponas), poezion, bardajn kantojn (ĉefe de la rusa bardo M. Ŝĉerbakov kaj la duopo "IVASI"). Li ŝatas ankaŭ bonajn krimeajn vinojn kaj nelongajn (unutagajn) pied-marŝojn sur [[Krimea montaro]].
 
Lia gepatra lingvo estas la [[rusa lingvo|rusa]]; li bone posedas ankaŭ la [[ukraina lingvo|ukrainan lingvon]], pli-malpli bone la [[angla lingvo|anglan]]; lastatempe iom studas la [[pola lingvo|polan lingvon]].
 
== Esperanto-aktivado ==
Esperanton Paŭlo lernis memstare laŭ la lernolibro de [[Boris Kolker]]., Lala lernado komenciĝis somere 2000. DumEkde studadola dejaro la2001 duali duonopartoprenis deĉiujn laKrimeajn kursoE-renkontiĝojn li("[[Aroma ekpraktikisJalto]]" lakaj lingvon"[[Velura rete;sezono]]"). jamKrom postaranĝi trastudoen deSimferopolo laĉiujarajn baza kursoE-kursojn li konatiĝisiom kunda jaltajtempo esperantistojgvidis kajla aktive partoprenis laretan E-aranĝonkurson "[[AromaŜkola Jalto]]Esperanto" (dum kiu li, i.a., ricevis diplomojn pri sukcesa trapaso"Lernejo de A- kaj B-seminarioj pri [[Cseh-metodo]]Esperanto").
 
DeEkde tiamla liajaro aktivado2002 dumli kelkajokupiĝas jarojpri estistradukado. enlandaPlej kajfamas plejparteliaj reta.tradukoj Retede lidiversaj aktiveruslingvaj partoprenis en preparadokantoj kaj aperigadokelkaj depecoj E-kursoel porfamaj ruslingvajanglalingvaj progresantojmuzikaloj "Shkolade Esperanto"[[Andrew ("LernejoLloyd deWebber|A. Esperanto")L. SamtempeWebber]] li komencistiuj E-tradukadontradukoj dekonsistigas ruslingvajla kantoj,signifan kioparton finfine fariĝisde lia ĉefa kulturakanto-disko E"[[Pluke-aktivadoTraduke]]" (2005). EnSiajn latradukitajn jarokantojn 2004,li kiamprezentas likoncerte paroprenisdum IJKdiversaj E-60aranĝoj en Rusio(i.a., lidum jamIJK-2004, prezentisIJK-2005, apartanIJS-2005, koncertonARKONES-2005, kiu konsistis el prezentado de nur li tradukitaj kantoj (el la rusaRET-2007 kaj la anglaIET-2008). Krome, liLi partoprenis ankaŭ tradukadon de subtitoloj por kelkaj sovetiaj kin-filmoj.
 
Ekde la pleja komenco P. Moĵajev estis "gramatikema" esperantisto. Li donas multajn konsultojn rete pri la "dubaj" punktoj de E-gramatiko; ekde somero 2003 dum kelkaj jaroj li estis ĉefa provlegisto de [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]]. Krome, ekde la lanĉo de la seminario "[[Flugiloj de malfacila vento]]" li partoprenis ĝin kiel unu el la gvidantoj de la gramatika parto (i.a., en la seminarioj, organizitaj dum IJK-2004, IJK-2005 kaj RET-2007).
En la jaro 2005 li partoprenis IJK-on en Zakopane (Pollando), IJS-on en Hungario kaj ARKONES en Poznano (Pollando), ĉie koncertante. Dum ambaŭ IJKoj li estis gramatika instruisto en la seminario [[Flugiloj de malfacila vento]]. Somere 2005 aperis lia unua kant-albumo "Pluke-Traduke", kiun konsistigis liaj tradukoj. Somere 2007 li partoprenis RET-2007 en Rusio, dum kiu li denove kungvidis la seminarion [[Flugiloj de malfacila vento]].
 
Somere 2007 P. Moĵajev transprenis la redaktadon de la revuo [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]] de [[Eugenia Amis]].
Nuntempe li plu tradukas, helpas E-lernantojn rete, ĉiujare organizas E-kursojn en [[Simferopolo]], iom aktivas en E-Vikipedio. Lia plej lasta E-projekto estas laboroj super granda E-rusa vortaro, kies unuan parteton li publikigis septembre 2006.
 
Ekde somero 2003 li estis ĉefa provlegisto de [[Kontakto (revuo)|"Kontakto"]], ekde
2007 - ĝia vicredaktoro; somere 2007 li iĝis la ĉefredaktoro de la revuo, ŝanĝinte sur tiu ĉi posteno [[Eugenia Amis|Eugenia-n Amis-on]].
 
== Eksteraj Ligoj ==
* [http://mevo.narod.ru Persona paĝaro de P. Moĵajev (ruse kaj Esperante)]
* [http://esperantio.narod.ru Priesperanta paĝaro de P. Moĵajev (ruse kaj Esperante)]
* [http://e-r-vortaro.narod.ru GrandaProjekto de E-rusa vortaro de P. Moĵajev (ruse kaj Esperante)]
* [http://www.ikso.net/kantaro/doku.php?id=pluke-traduke Tekstoj de la kant-albumo "Pluke-Traduke"]
 
== Fotoj ==
 
<gallery>
Dosiero:Paŭlo_Moĵajev_koncertas.jpg|Paŭlo Moĵajev dum sia koncerto en IJK-61 en Zakopane
Linio 45 ⟶ 42:
</gallery>
 
[[Kategorio: Ukrainiaj esperantistoj|Moĵajev, Paŭlo]]
[[Kategorio: Naskiĝintoj en 1981|Moĵajev, Paŭlo]]
[[Kategorio:Esperantlingvaj kantistoj|Moĵajev, Paŭlo]]