Helpo:Oftaj demandoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
reformo
Linio 31:
===Al kiu apartenas Vikipedio?===
Serviloj (por konservi la enhavojn), retspaco kaj la merkatnomaj rajtoj apartenas al [[Fondaĵo Vikimedio]], kiu estas senprofitdona organizaĵo. La sidejo estas en Usono. La enhavoj (ekzemple la teksto de artikolo) estas liberaj, ĉiu rajtas utiligi ilin sen demandi kaj sen pagi al la Fondaĵo aŭ al la aŭtoroj. Oni rajtas utiligi eĉ por komercaj celoj kaj prilabori ilin. Sed: Respektu la GNU-licencon por libera dokumentado "[[GFDL]]".
 
===Kiu estas la ĉefo de Vikipedio?===
La unuopaj lingvaj versioj de Vikipedio estas aŭtonomaj. La vikipediistoj ekzemple en la esperantlingva Vikipedio elektas tiel nomatajn administrantojn. Tiuj administrantoj rajtas forbari vikipediistojn kiuj forte agis kontraŭ reguloj, aŭ protekti paĝojn kontraŭ vandalismo.
 
Tamen la administrantoj nur funkcias kiel "policistoj", sed ne decidas pri la enhavo de la artikoloj. Tio estas afero de la vikipediistoj ĝenerale. Do ne ekzistas redakcio kian oni konas de presitaj enciklopedioj.
 
===Kiu pagas por la funkciado de Vikipedio?===