Metroo de Montrealo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 32:
La unua parto kaj fruaj plilongigoj de la metroo falas nete en la [[modernisma arĥitekturo|Modernisman]] periodon, kun siaj puraj, raciaj, senornamaj formoj, sed en du malsamaj stiloj.
 
En la unua reto (1966), oni vidas la influon de la [[Internacia stilo]]. La puraj linioj de la stacidomoj konsistas el surfacoj kovritaj per [[keramikoceramiko|keramikajceramikaj]] [[kahelo]]j aŭ ŝtonaj paneloj – vastaj ebenaĵoj de koloro. Eble la plej prototipa ekzemplo estas la stacio Square-Victoria de [[Irving Sager]], kies platforma dekoraĵo konsistas tute el brunaj, flavaj, kaj palaj surfacoj, repetante la klaran Internacian stilon de la apuda [[Turo de la Burso]]. Alia ekzemplo estas en la stacio Peel, kie [[mezanino]] ŝvebanta en la stacivolumo, apogita per nekaŝita framo de artikitaj betonkovritaj [[kolono]]j kaj [[trabo]]j, faras bonan uzon de la disponebla volumo.
 
Tuj en la verdliniaj plilongigoj, oni vidas la transiron al la [[brutalismo|Brutalisma]] stilo, kiu konservas la saman purismon pri formo sed preferas nudigi la [[betono]]n anstataŭ kovri ĝin per keramikoceramiko. Notu, ekzemple, la staciojn Lionel-Groulx, kun vastaj betonaj surfacoj super la platformoj kaj videbla betona framo, aŭ Radisson, kun imponegaj sed simetriaj formoj tute el betono sen iu ajn koloro krom la benkoj. Se estas dekora mursurfaco, temas pri kanelita betona surfaco, farita de betonaj kretoj asprigitaj per forrompo de siaj kretoj – ekzemple ĉe Pie-IX aŭ Joliette – aŭ disegnoj per betonaj kretoj kiel bareliefo, ekzemple ĉe De l’Église aŭ Verdun.
 
Pli lastatempe, en la plilongigoj de la jaroj 1980, oni vidas kuniĝon de betono kaj koloraj dekoraĵoj, ofte fantaziecaj, kaj la integrigo de arto en la arĥitekturon. Ekzemploj estas Place-Saint-Henri, kun grandaj dramatikecaj surfacoj el betono kombinitaj kun buntkolora keramikoceramiko kaj briko; De la Savane, kun riĉe dekoritaj paneloj el betono kaj scienc-fikcieca lamparo; kaj Édouard-Montpetit, kun sonĝecaj rozaj muroj kaj benkoj.
 
En pluraj lokoj, oni povas vidi la influon de la [[postmodernisma arĥitekturo|postmodernismo]], laŭ kiu oni integras ecojn de pasintaj arĥitekturaj stiloj. Oni pensu pri la [[klasikaj ordoj|ionia kolono]] de la stacio Du Collège; la integrigo de malnova trajnstacio ĉe Parc; la eĥo de la najbareja tipa domarĥitekturo ĉe Outremont; la horloĝo de stilo [[art-déco]] ĉe Acadie; aŭ la murkovraĵo el [[travertino]] ĉe De Castelnau, sugestante la vilaĝetojn de [[Italio]] en stacidomo apud la itala kvartalo.
 
La novaj stacidomoj de Lavalo sekvas la modojn videblajn surtere, ekzemple malortogonaj sed geometriaj formoj el ŝtalo kaj metalo, kun la kutima betono de la cetero de la reto. La stacidomo Montmorency, tamen, ŝajnas tute kunmiksi la pasintajn arĥitekturajn stilojn : la koloraj keramikojceramikoj de la jaroj 1960 kaj la kanelita betonaj surfacoj de la jaroj 1970, aktualigitaj laŭ la postmoderna maniero.
 
==Arto==