Volapuko kaj Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Clages (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[L.L. Zamenhof]] plurloke substrekis, ke [[Esperanto]] estis de li evoluigita tute sendepende de Volapuko. Unua projekto de [[pra-Esperanto]] aperis en [[1878]], unu jarojaron antaŭ [[Volapuko]], sekve, Volapuko ne influis bazan ideon aŭ bazan gramatikon de Esperanto, sed, [[L. L. Zamenhof]] certe konis la projekton post [[1879]], li eĉ estis abonanto de volapuka revuo "[[Volapük: Gased al pakam Volapüka]]". Zamenhof diris
{{cquote|Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk (...)| | | artikolo en [[La Esperantisto]], [[1889]]}}
Eble Zamenhof konis la projekton tre malfrue, ĉar [[Volapuk-movado]] atingis [[Rusa imperio|Rusan Imperion]] nur en 1885-1886 <ref>Tresoldi, Roberto. en http://www.ipernity.com/blog/34456/62656.</ref>. Antaŭ tio, al li eblis koni la lingvon per gazetaro kaj Zamenhof mem deklaris :
Linio 58:
{{Cquote| En Volapuk, ..., ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro ... Tio ĉi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paĝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, ― ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.''[[Esenco kaj estontenco de la ideo de lingvo internacia]]''}}
 
Sed, eble tiu ne garantias, ke vere la regulo estas en la lingvo nur pro influo de Volapuko.
 
==Influo al Sufiksoj==
 
Ekzistas en Volapuko regulo, kiu volas, ke la sufiksoj komenciĝu per vokalo kaj finiĝu per konsonanto. Ŝajnas al kelkaj homoj, ke Zamenhof inspiriĝis de Volapuko, kiam li forĝis siajn sufiksojn : ankaŭ en Esperanto ili komenciĝas per vokalo kaj finiĝas per konsonanto. La granda diferenco troviĝas en tio, ke en Volapuko ili estas kompleteplejparte arbitre forĝitaj, dum en esperanto ili ofte inspiriĝas de sufiksoj aŭ vortetoj, kiuj ekzistas en la naciaj lingvoj. Plia influo de Volapuko al Esperanto estas la bezono de sufikso por la landnomoj (-uj- kaj -i-).
 
===Sufiksoj -UJ- kaj -I-===
Linio 68:
En [[Lingvo kaj Vivo]] Waringhien <ref name="GW"/> diras, ke {{cquote| la sufikso -uj estas io unika en esperanto : neniu alia sufikso havas tri signifojn tiel diversajn, neniu alia prezentas tian kuriozaĵon, ke ĝia memstara uzo respondas nur al unu el la tri : rusa ujo estas ia vazo, poto, ktp... uzata ĉe rusoj, ĝi estas nek rusa arbo nek rusa lando.}}
 
Laŭ [[Claude Gacond|Claude]] <ref>Gacond, Claude. Historio pri la internacia lingvo, 5-a parto Influo de Volapük super esperanto, 235-a radioprelego, 1968.04.10 & 13</ref> kaj [[Andrée Gacond]], oni malfacile komprenas la zamenhofan uzon de la [[sufikso]] [[uj]], se oni forgesas rigardi al la lingvo Volapuko. En tiu lingvo la [[landnomo]]j finiĝas per ''än''. [[Belgio]] estas ''Beljän ''; [[Portugalio]], ''Bodugän'' ; [[Danlando]], ''Dän'' ; [[Germanio]], ''Deutän'' ; [[Alzaco]], ''Elsasän'' : [[Francio]], ''Flentän'' ; [[Grekio]], ''Glikän'' ; [[Svislando]] ''Jveizän''. Tiu sufikso ''än'' estas [[mallongigo]] de la [[radiko]] ''län'', kiu korespondas al nia vorto ''lando'' (la sufiksoj komenciĝu per vokalo kaj finiĝu per konsonanto, do la sufikso por la landnomoj ne povis esti län). Fakte en Volapuko oni diris por tiuj landnomoj ''Belgland, Portugalland, Danland, Germanland, Alzacland, Francland, Grekland, Svisland'', se oni volas fari komparon kun niaj propraj radikoj. AlLaŭ la aŭtoroj, Zamenhof, kiu serĉis por la tiam forĝata lingvo rimedojn, kiuj reguligas la vortfaradon, ne povis ne rimarki tiun sufikson ''än''. Ni scias, dank'al klarigoj ĉerpitaj ĉe Gaston Waringhien<ref name="GW"/>, kiel Zamenhof forĝis la sufikson ''uj''. Tiu sufikso ne plu signifas [[lando]], [[regno]], [[teritorio]], sed [[entenilo]], [[skatolo]]. Tio kondukos al neatenditaj konsekvencoj.
 
En Volapuko la radikoj ne havas precizan signifon kiel en Esperanto. Ili akiras precizan signifon nur kiam ilin kompletigas precizigaj [[afikso]]j. ''Brit'' por signifi [[brito]] devas ricevi la sufikson ''el'' : ''Britel'' do signifas brito. Por diri [[Britio]] oni devas uzi la landnoman sufikson ''än: Britän'' ; por havi la [[adjektivo]]n ''brita'' oni devas uzi la adjektivan sufikson ''ik'' : ''Britik''. Resume, de la neŭtrala radiko ''brit'' Volapuko formas per precizaj sufiksoj ''Britel = brito, Britän = Britio'' kaj ''Britik = Brita''. Ekzemple pri landon Brazilo. Unue la radiko por tiu teritorio estis ''Basil'', poste ĝi reprenis la literon ''r'' kaj iĝis Brasil en reformo de [[Arie de Jong]]. Al ''Britel = brito'' respondas ''Brasilel = brazilano'' ; al ''Britän = Britio'' respondas ''Brasilän = Brazilo'' kaj al ''Britik = brita'' korespondas ''Brasilik = brazila''. Kiel oni konstatas, tiu paralelismo ne ekzistas en Esperanto. La esperanta strukturo ne permesas ĝin. La radiko ''brit'' en Esperanto signifas la [[homo]]n, kiu loĝas en iu teritorio, parolas iun lingvon, ktp. La radiko ''brazil'' nur difinas iun teritorion. En Volapük la radikoj brit kaj brasil havas neniam memstarecon. Estas antaŭ du sistemoj de aglutineco, antaŭ du lingvaj logikoj.
Linio 93:
===Influo al demandformoj===
 
Mankas universala maniero por esprimi la distingon inter [[indiko]] kaj [[demando]]. Zamenhof elektis, ne hazarde, uzi vorteton ''ĉu''. Li bone sciis du etnolingvojn, kiuj havas demandan morfemon;: en la [[pola]] ĝi estas ''czy'' kaj en la [[rusa]] ''li''. Estas rimarkinde, ke [[Johann Martin Schleyer|Schleyer]] elektis la rusan [[morfemo]]n kaj iom modifis ĝian enklitikan funkcion en la [[fontolingvo]]. En Volapuko ĝi fariĝas silabo ligita per streketo kun la verbo aŭ alia taŭga vorto.
*a. Labob-li? (Ĉu mi havas?)
 
Linio 99:
*b. Li-ogoloms? (Ĉu li iros?)
 
Zamenhof tamen preferis uzi la polan partikulon. Kun la formo ''ĉu'' ĝi aperis jam en 1881-1882 en teksto de la dua pra-Esperanto. Same kiel sia pola [[etimo]] ''czy'', la Esperanta demanda [[adverbo]] aŭ partikulo ''ĉu'' staras ĉe la komenco de aserta frazformo, ne havanta alispecan demandan adverbon. Per tiu ĉi rimedo Zamenhof evitis la bezonon uzi trian metodon formuli demandajn frazojn, nome per inversigo de la vortordo kiel en la [[germana lingvo]].<ref>Golden, Bernard. Demandaj formoj en Esperanto. Espero Katolika 1-2. 1984 </ref>
 
===Influo al korelativoj===
Linio 113:
La negacio formiĝas en Volapuko per ''n-''; al la volapüka ''nos'' korespondas la esperanta ''nenio''.
 
La granda diferenco inter Volapuko kaj Esperanto estas, ke en Volapuko tiuj [[afikso]]j ne nur estas uzataj por la formado de tiuj korelativoj. En tiu lingvo al la demando ''kiüp'' oni povis respondi ''cilüp''. Litera traduko : ''Kiam ? *Infanam''. ''*Infanam'' signifus en la tempo de la infaneco.
 
Volapuko havas sufikson por la lokoj, kiu similas al esperanta ''ej-''. Tiu sufikso ''öp'' ebligas konstrui demandan vorton por la lokoj : ''kiöp''. Esperanta ekvivalento devus esti ''*kiej''. Pro la [[mova akuzativo]] Zamenhof devis ŝanĝi tiun ''*kiej'' en ''kie''. Pro tio li devis transformi ''kie'' en ''kiel''.
Linio 146:
[[Bernard Golden]] <ref>Golden, Bernard. The influence of Volapük on Esperanto as indicated by lexical data Wiesbaden: Vieweg, 1980</ref> esploris la influon de Volapuko al Zamenhof. Al li estas evidente, ke Volapuko influis Esperanton, eble plej klare, kiam temas pri la karakterizaj vokaloj en la konjugacio de la verboj.
 
En Volapuko [[prezenco]] estas montrata per [[vokalo]] ''-a'' (kutime ĝi falas); [[imperfekto]] per ''- aeä'', [[preterito]] per ''- e'', [[pasinta preterito]] ([[perfekto]]) per ''- i''; [[futuro]] per ''-o'', [[preterita futuro]] per ''- u'' ktp. Nu, oni rimarkas, ke almenaŭ kelkaj tempoindikaj vokaloj de Volapuko (prezenco en –a, unu el la preteritoj en -i, la futuro en o) ne retroviĝas en pra-Esperanto 1881-1882, sed retroviĝas en Esperanto 1887 (imperfekta formo en ''-e'' – proksima al la litero ''-aeä'' de la sama tempoindiko en Volapuko - eble ekzistis en kelkaj fazoj de Esperanto, sed estis tiam malaperinta).
 
Oni ne povas scii, ĉu la volapuka tempoindika vokalsistemo vere influis la elekton de tiuj samvaloraj vokaloj ankaŭ en Esperanto de 1887: fakte oni povus atingi la samon surbaze de logika utiligo de la sinsekvo de la kvin vokaloj a, e, i, o, u (prezenco, imperfekto, preterito, futuro, imperativo), sed tio ne klarigas la kombinadon de precize tiuj vokaloj kun precize tia temposinsekvo (kial ne preterito, imperfekto, prezenco, imperativo, futuro, aŭ la malo?); oni povas ankaŭ imagi, ke vokalsinsekvoj de aliaj lingvosistemoj estus povintaj influi tiun elekton.