Pedro Nunes (geografo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ru:Нуниш, Педру
poluro
Linio 3:
En [[1537]] li tradukis portugalen la "Traktaton pri la Sfero" de ''Sacrobosco'', la unuajn ĉapitrojn de la "Novaj Teorioj pri la Planedoj" de Purbáquio kaj la unuan libron de [[Ptolemeo]] pri geografio. En [[1544]] li ricevis la matematikan katedron de la universitato de Coimbra, tiutempe la plej alta distingo por matematikisto.
 
Kiel multaj portugalaj [[judoj|judaj]] familioj de tiu tempo la familio de Nunes devis konvertiĝi al [[kristanismo]]. Liaj geptrojgepatroj estis judoj; Pedro Nunes do estis tio, kion oni nomis "nov-kristano". Liaj nepoj Matias Pereira kaj Pedro Nunes Pereira estis kaptitaj, [[torturo|torturitaj]] kaj kondamnitaj de la [[inkvizicio]]. La unua estis malliberigita inter la 31-a de majo 1623 kaj la 4-a de junio 1631, la alia inter la 6-a de junio 1623 kaj 1632 en [[Lisbono]].
 
 
== Vivo ==
Pri la infanaĝo de Nunes malmulto estas sciata. Li ĉirkaŭ [[1521]] aŭ [[1522]] ekstudis en la universitato de [[Salamanca]] kaj en la universitato de Lisbono (kiu poste iĝis la universitato de Coimbra) kaj tie en [[1525]] diplomiĝis pri [[medicino]]. En la [[16-a jarcento]] medicino uzis [[astrologio]]n, tial li studis ankaŭ astronomion kaj matematikon. Pedro Nunes daŭrigis siajn studojn de medicino, sed ankaŭ instruis plurajn fakojn en la universitato de Lisbono, inkluzive de [[moralo]], [[filozofio]], [[logiko]] kaj [[metafiziko]]. Kiam en [[1537]] la universitato reiris al Coimbra, li sekvis ĝin por instrui matematikon, kiun postenon li tenis ĝis [[1562]]. Tiu disciplino estis nova en Coimbra; ĝi estis fondita kun la intenco provizi la necesajn teknikajn instruadojn pri navigado, temo tiutempe graviĝanta en Portugalio, kiam la kampo de mara komerco estis esenca por la lando. Matematiko en [[1544]] ixgisiĝis aŭtonoma disciplino. Nunes okupiĝis ne nur pri instruado; en [[1529]] li estis nomumita reĝa kosmografo kaj en [[1547]] ĉefa reĝa kosmografo, kio li restis ĝis sia morto.
 
En [[1531]] reĝo [[Johano la 3-a (Portugalio)|Johano la 3-a]] taskis al Pedro Nunes la edukadon de siaj du pli junaj fratoj Luís kaj Henrique. Kelkajn jarojn poste li estis respondeca ankaŭ pri la edukado de la reĝa nepo (kaj estonta reĝo) [[Sebastião (Portugalio)|Sebastião]].