Edmund (Kajmo) Brent: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Edmond (Kajmo) BRENT''' naskiĝis en [[Germanio]], kie li lernis Esperanton en 1948, sed Esperanto venigis lin al [[Kanado]] en 1957. Tiam li eklaboris ĉe la eldonejo-presejo [[Esperanto Press]] de [[Rüdiger Eichholz]] en [[Oakville (Ontario)]] kiel tradukisto kaj reviziisto, precipe pri la esperantigo de usonaj infanlibroj. Diplomiĝinte kiel kursgvidanto ĉe la [[Germana Esperanto-Instituto]], ekde sia adoleskeco Kajmo instruis Esperanton private kaj publike al samaĝuloj kaj plenkreskuloj, ĉe la Popola Altlernejo en [[Mönchen GladbachMönchengladbach]] (Germanio), la [[YMCA]] en [[Toronto]], [[Universitato Brock]] en [[Sankta Katarino (Ontario)]], Kalifornia Ŝtata Universitato en [[San Francisco|Sanfrancisko]]. Kiel socilingvisto kaj esperantologo Kajmo instruis universitate miafakajn kursojn ankaŭ per Esperanto en [[Liège|Lieĝo]] ([[Belgio]]) kaj en Sanfrancisko. Por esperantlingvaj sciencistoj kaj terminologoj, kadre de la [[Terminologia Esperanto-Centro]] (TEC) de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], li organizis kaj realigis fakan seminarion en [[Poprad]] ([[Slovakio]]). Inter liaj socilingvikaj studoj pri Esperanto la plej interesa eble estas sonregistra esploro pri la varieco de la parolata Esperanto ĉe 18 diversoriginaj anoj de la Toronta SAT-kongreso de 1973 (kongreso kiun li kunorganizis). Por [[Kanada Esperanto-Asocio]] Kajmo agis kiel redaktoro kaj vicprezidanto, sed lia ĉefa kontribuaĵo estis la kreado kaj plurjara funkciigado (notinde kun la helpo de [[Kenneth Price|Ken Price]]) de la lingva Ekzamenkomitato de KEA. Lastatempe Kajmo helpis al [[Esperanto-societo kebekia|Esperanto-Societo Kebekia]] per la reviziado kaj redaktado de la Esperanta versio de ''[[Nanatasis]]'' de [[Robert Dutil]], kaj li realiĝis al la estraro de KEA.
 
[[Kategorio:Kanadaj esperantistoj|BRENT, Edmund]]