Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
 
== Puĉo ==
[[Dosiero:250px-Central african republic sm04sm04ESP.pngjpg|thumb|left|250px|Mapo de la Centr-Afrika Respubliko.]]
Komence de la vespero de la [[31-a de decembro]] [[1965]], Dacko foriris el la Palaco de la Renesanco por viziti la terenon de unu el siaj ministroj, sudokcidente de la ĉefurbo<small><ref name="Titleyp26"/></small>. Je 22:30 laŭ loka horo (21:30 [[UTC]]), la kapitano Banza ordonis al siaj oficiroj komenci la puĉon : unu el liaj du kapitanoj devis submeti la gardistaron de la prezidanta palaco, dum la alia devis ekkontroli Radio-Bangui, por malebligi komunikadon inter Dacko kaj ties subtenantoj<small><ref name="Titleyp27">Titley 1997, p. 27</ref></small>. Bokassa telefonis el sia estrarejo al Izamo, petante ke li venu al Camp de Roux por subskribi kelkajn paperojn, kiuj bezonis urĝan atenton. Izamo, kiu celebris [[Silvestro]]n kune kun amikoj, nur malvolonte akceptis, kaj li veturis al la estrarejo en la aŭtomobilo de sia edzino. Kiam li alvenis tien, li estis ĉirkaŭita de Banza kaj Bokassa, kiuj informis lin pri la disvolviĝanta puĉo kaj demandis, ĉu li akceptis subteni ĝin. Izamo rifuzis, tiel ke Bokassa kaj Banza arestis lin kaj kondukis lin al karcero<small><ref name="Titleyp27"/></small>.