Universalaj Lingvoj en Svislando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
==Historio de la verko==
La ideon por la verko estiĝis komence de la 1990aj jaroj. [[Claude Gacond]] entuziasmigis la slaviston [[Andreas Künzli|Andreas E. Künzli]], kiu estis taskita por la redaktado de SES kaj CDELI, kiuj malavare financis la verkon. Origine estis planita, ke la verko aperu en la jaro 2003 kadre de agado 2003 por festi la 100-jaran jubileon de Svisa Esperanto-Societo kiel proksimume 500-paĝa volumo. Dum la laboro la verko tamen pli kaj pli ampleksiĝis kaj pro diversaj kialoj la apero prokrastiĝis. Fine la verko devintus aperi okaze de la [[UK 2006|91-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[2006]] en [[Florenco]]. Tamen en Florenco pretis nur 2 provekzempleroj. Pro teknikaj kialoj (la presejo pretiĝis al presado de 500-paĝa verko kaj devis nun subite presi libron kun pli ol 1000 paĝoj) kaj diversaj disputoj inter eldonisto, aŭtoro kaj presejo la presado ankoraŭ-foje prokrastiĝis kaj finfine la verko estis liverita la 4-an de januaro 2007. Al la verko fakte mankas nuntempe ankoraŭ indekso kun paĝnombroj, kiu devintus aperi en 2008 sed antaŭvideble ne estos havebla antaŭ 2009. La financadon ebligis malavaraj subtenoj de CDELI, SES kaj multaj privatuloj.
 
==Premio Grabowski==
Laŭ gazetara komuniko de [[UEA]] n-ro 296 en julio 2008 al [[Andreas Künzli]] estis aljugita por sia verko la [[Premio Grabowski]] de [[Fondaĵo Antoni Grabowski]]. En la menciita komuniko estas dirita pri ''Universalaj Lingvoj en Svislando'': "La riĉa enhavo de tiu-ĉi unika verko pri la planlingva movado de unu lando estas modela pro siaj scienca kompetenteco kaj objektiveco."
 
==Ekstera ligo:==