Psikolingvistiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ligilon aldonis
e ligilo ne estis, kiu volus esti
Linio 1:
'''Psikolingvistiko''' estas [[lingvoscienco]] kiu studas [[lingvo]]n kiel psikologia [[fenomeno]]. Laŭ iu vidpunto, psikolingvistiko estas memstara scienco, laŭ alia, psikolingvistiko apartenas ambaŭ al [[psikologio]] kaj [[lingvistiko]]. [[Lingvo]] estas mensa fenomeno, kaj pro tio iuj konsideras lingvistikon mem kiel branĉo de psikologio.
 
En psikologio lingvo estas grava. En la teorio de psikologio estas grave klarigi la karakteron de pensado kaj – ĉar oni uzas lingvon por [[pensado]] – ankaŭ la studo de lingvo kaj ĝia uzo estas en psikologio grava. Psikolingvistiko havas kelkajn problemojn komunaj al [[filozofio de lingvaĵo]] kiel la genezo de lingvo kaj la rilato inter lingvo kaj pensado, ankaŭ havas kelkajn studiobjektojn komunaj al [[fonoaŭdiologio]] kiel problemoj de [[parolado]] kaj fine kelkajn problemojn propraj kiel la disvolvigo de parolado en [[infano]]j, la pensmaniero de [[surduloj]] ktp.