Esperanto-movado en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Post 1933: enmetis ligilon
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
==Unua parto: 1887-1905==
Unuaj Esperantistoj estis en [[Malago]] [[Jozefo Rodriguez Huertas]], aŭtoro de la unua lernolibro por hispanoj (1890), kaj fondinto de la unua societo (1892); en Madrido [[Ramón Andreu Rella]] (1899), kiu gvidis kurson en Ateneo kaj publikigis gramatikon en ''Revista de Taquigrafia y Fonetismo'' ("Revuo pri [[stenografio]] kaj fonetiko"); lia lernanto [[Vicente Inglada Ors]] (1899), tiam infanteria oficiro, kiu propagandis Esperanton unue en Madrido, poste en [[Barcelono]] (1902), kie li varbis la pionirojn [[Alfonso SABADELL]] kaj [[Francisko Ribot]]; en [[Murcia]], [[Manuel ESTEBAN]] (1901); en [[Santandero (Hispanio)|Santandero]], [[Andrés Bravo del Barrio]] (poste [[Ido|idisto]]), kiu publikigis [[Esperanto (hispana gazeto)|Esperanto]]n, unua gazeto en Hispanio (1902). Ankaŭ estas citindaj [[Frederic Pujulà i Vallès]], en Barcelono. Staba subkolonelo [[RománRoman Ayza]], infanteria kapitano [[Rafael Duyos Sedo]] kaj telegrafestro [[Fernando Soler Valls]], en [[Valencio]]; kaj [[Manuel Monteagudo]] en [[Coruña]].
La ĵurnalo respublikana ''[[El Nuevo Régimen]]'' ("La nova reĝimo") publikigis artikolon subskribitan de [[Francisco Pi y Margall]], prezidinto de la [[unua Hispana Respubliko]] diskonigante Esperanton (Madrido, 29-a de januaro 1898) kaj semajna madrida revuo ''[[Alrededor del Mundo]]'' ("Tra la mondo") publikigis favoran artikolon (22-a de marto 1900) kaj novaĵojn (22-a de novembro 1900).