Leopold Einstein: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:LeopoldEinstein.jpg|right|150px]]
'''Leopold EINSTEIN''' [ajnŝtajn] (origine nomita Löb, naskiĝis en [[1834]]; mortis la {{daton|8|septembro|1890}} en [[Nürnberg]]) estis juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto. Li estis unu el la unuaj [[pioniro de Esperanto|pioniroj de Esperanto]].
 
Li estis la unua prezidanto de la "[[Nürnberger Weltsprachenverein]]" fondita la {{daton|18|februaro|1885}} kiel centro de la [[volapukisma movado]] kaj restis prezidanto ĝis sia rezigno pro malbona sano la {{daton|22|februaro|1888}}. Li mem fariĝis fervora [[volapuko|volapukisto]], kaj propagandis tiun lingvon per ĉirkaŭ 200 [[germana lingvo|germanlingvaj]] artikoloj. Li publikigis en [[1885]] traktaĵon [[germana lingvo|germanlingvan]]: Al la historio de la mondlingvaj provoj de [[Leibniz]] ĝis la nuntempo.