Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto): Malsamoj inter versioj

e
== Reguloj ==
=== Demandoj ===
En la sporta versio de la ludo la demandoj estas kutime multe pli malfacilaj, kaj oni ofte aldonas specialajn komentojn por klarigi ĝustan respondon. Tamen la malfacileco de la demandoj dependas de la statuso de koncerna turniro: regule okazantaj turniroj por studentoj kaj lernejanoj, kompreneble, ne postulas troan eruditecon, sed estas pli spritaj.
Kroma detalo pri la demandoj estas tio, ke oni ja nur aŭskultas demandojn, pro tio en skriba formo ili povas havi specialajn indikojn, kiel oni devas ĝuste legi ilin (kun malgranda, apenaŭ spurebla akcento ĉe certa vorto, aŭ speciale indiki aŭ ne indiki citilojn ktp.).
Jen estas kelkaj ekzemploj de demandoj:<ref name="ovsch"> http://groups.yahoo.com/group/chgk-base/message/2737 OVSĈ-Turniro </ref>
'''Respondo:''' H.

'''Akcepto-kriterioj:''': "H latina", ajna indiko de la latina litero "H" sen misa klarigo (ekz. "H cirila" estas malĝusta).

'''Komentaro:''' Hanna fariĝis Hannah, kaj ŝia nomo fariĝis simetria. La litero "H" mem posedas kelkajn tipojn de simetrio. En la alfabeta indikilo por la magazino "Panĉ" oni povas vidi la desegnaĵon de la litero "H" en la formo de du homoj, kiuj salutas unu la alian.

'''Fontoj:''' Д. Элгер. Дадаизм. - М., 2006. - p. 42., [http://www.classicistranieri.com/punch/1/7/2/1/17216/17216-h/17216-h.htm ligilo].

'''Aŭtoroj:''' Aleksandr Korobejnikov (Saratov - Sankt-Peterburg), Grigorij Alĥazov (Kiŝinev)

'''Demando:''' En la fabelo de Aleksandr Kinskij "Drako Goriniĉ: Pereo de drako" ĜI preskaŭ svenis dum flugo. Kaj en 16-a jarcento ĜIA manko ĉe fianĉino estis la kialo de nesukcesinta geedziĝo de du nobluloj. Nomu la fianĉon!

'''Respondo:''' [[Henriko_la_8Henriko la 8-a_a (Anglio)|Henriko la 8a]].

'''Akcepto-kriterioj:''': Laŭ la mencio de Tudor aŭ sen tiu indiko.

'''Komentaro:''' Temas pri la dua kapo. Al la propono de Henriko la 8-a la dana princino respondis per refuto, kaj uzis kiel pretekston la fakton, ke ŝi ne havas la duan kapon.

'''Respondo:''' Urano.

'''Akcepto-kriterioj:''': uran per minusklo.

'''Komentaro:''' La denso de kemia elemento urano estas 19,05 g/cm3. La denso de la planedo Uran laŭ diversaj indikoj estas de 1,26 ĝis 1,71 g/cm3. Laŭ Dalj, uran' estas milita ekkrio de turkaj popoloj, el kiuj aperis la interjekcio "Hura!".

'''Fontoj:''' [http://xtronomy.altnet.ru/solarsyst/uran.htm ligilo].

'''Aŭtoroj:''' Aleksandr Korobejnikov (Saratov - Sankt-Peterburg)

''Luda ĵurio'' kutime konsistas el la aŭtoroj kaj redaktintoj de la demandoj, kiuj ne estas iel ligitaj al la ludantoj, kaj ili kutime ricevas tiujn "dubindajn respondojn" pere de interreto. La ''luda ĵurio'' rajtas pligrandigi la akcepto-kriteriojn por respondoj, sed ne devas nepre fari tion. Krome, la ĵurio tute ne devas iel klarigi sian (mal)akcepton de iu aparta respondo, kaj oni ne povas apelacii poste pri la decido de tiu ĵurio.
Se la respondo ne estas akceptita de la ''luda ĵurio'', ekzistas unu plia instanco, ''apelacia ĵurio'' aŭ ''apelacia komisiono'', kiu funkcias dum la turniro kaj tuj post ĝi (ne ĉiuj turniroj laŭ sia reglamento havas ĝin), kiu traktas [[apelacio]]jn de teamoj. Kutime ekzistas du tipoj de apelacioj:
* ''"Apelacio por konsideri la neaŭtoran respondon ĝusta"'' Tiuj apelacioj aperas, kiam la demando estas starigita en la formo, ebligante du diversajn korektajn respondojn, kiuj kontraŭas neniun menciitan en la demando fakton (''"dualo"''). Krome povas esti, ke la aŭtoro ne inkludis ĉiujn eblajn variantojn de la ĝusta respondo al la listo de ''akcepteblaj respondoj'', tiam la komisiono decidas, ĉu la respondo estas sufiĉe preciza aŭ ne.
* ''"Apelacioj por proklami la demandon nevalida"''. Tiuj apelacioj celas forigon de demando el la demandaro de turniro, ĉar la menciitaj en la demando faktoj kaj asertoj estas eraraj. La teamoj, kiuj malgraŭ la eraro en la demando respondis la demandon tiel kiel antaŭvidis la aŭtoro, ne ricevas poenton.
Krome ekzistas tre raraj apelacioj, kiam oni apelacias false akceptitan respondon de ''luda ĵurio''. Sed tiutipa apelacio ne ricevis subtenon de la komunumo kaj ne plu estas uzata.
Estas malfacile kalkuli, kiom da homoj partoprenas en tiuj ludoj. En la plej grandaj sinkronaj turniroj samtempe partoprenas pli ol 1200 teamoj kaj pli ol 5000 ludantoj, tamen multaj ludas ne ĉiuokaze kaj ĉiufoje aperas kaj malaperas multaj teamoj. Regule okazadas ankaŭ turniroj por "neprofesiuloj", kun pli simplaj demandoj - cele popularigi la ludon.

== Konataj turniroj ==
[[ImageDosiero:Ĉr06-1.jpg|thumb|300px|right|Ĉampionado de Rusio pri Kio? Kie? Kiam? en Saransk, 2006. Momento dum la ludo, teamo "[[Nesprosta]]".]]
Dum la tuta jaro okazas turniroj, kelkaj el kiuj estas nur unufoje jare, aliaj konsistas el multaj etapoj kaj okazas plurfoje (kun kutimaj someraj ferioj).
La plej popularaj turniroj estas jenaj:

== Ludo ekster Rusio ==
[[ImageDosiero:Teamobukvar.jpg|thumb|left|220px|Teamo Bukvarj el [[Berlino]] dum la tutgermana ''sinkrona turniro''.]]
La ludo estas populara ne nur en [[Rusio]] kaj landoj de eksa [[Sovetio]], sed en pluraj landoj, kie loĝas rusparolantoj. Precipe fortaj teamoj estas en [[Israelo]]<ref>http://israel.chgk.info/index.htm</ref> (ekzemple en [[Ĥajfo]] ekzistas pli ol 40 teamoj<ref>http://israel.chgk.info/hai/2006/l06t2.htm</ref>), [[Usono]] (25 teamoj)<ref>http://dc.chgk.info/sakura2004/index.html</ref>, [[Germanio]] (pli ol 25 teamoj ludis samtempe<ref> http://www.znatoki.de/KubGer/2005_06/Tur8.htm </ref>, plej multe da teamoj venas el [[Dortmund]] (5), [[Berlino]]<ref>http://www.znatoki-berlin.de/news.html</ref> (5)), [[Finnlando]] (9) (nur en ties ĉefurbo, [[Helsinki]]<ref>http://chgk.freeblog.ru/</ref>, kaj surbaze de apuda ''"Biomedical Center"'', kie laboras multaj rusoj). Oni ankaŭ ludas en eks-sovetiaj landoj, kiel [[Ukrainio]], [[Belorusio]], [[Latvio]], [[Litovio]].
En multaj landoj (ekz. [[Germanio]]) okazas regulaj turniroj kaj kelkfoje jare -- ĉeesta turniro por la ĉampiona titolo. Ofte tie aperas la demandoj, rilataj al la loka (germana) kulturo kaj lingvo, sed tio ne estas nepraĵo.
Estis kelkaj provoj okazigi ludon en aliaj lingvoj, kio postulis grandan atentemon al la redaktantoj cele elimini ĉiujn lingvo-rilatajn specifaĵojn. Tamen kelkaj provoj estis sufiĉe sukcesaj, la ludo okazis en la [[germana]], [[angla]] kaj certe [[Esperanto]]. En [[Ukrainio]], [[Belorusio]], [[Moldavio]] kaj [[Armenio]] okazis turniroj en lingvoj de tiuj landoj.

== Konataj ludantoj de sporta varianto ==
[[Dosiero:Anatoly_Wasserman.JPG|thumb|200px|Anatolij Wassermann, konata ludanto kaj politologo]]
La plej konataj kaj famiĝintaj pro tiu ludo partoprenantoj de la sporta varianto estas:

{{elstara}}

[[Kategorio:Kio? Kie? Kiam?|Sporta varianto]]

[[ka:რა? სად? როდის? (სპორტული ვერსია)]]
[[ru:Что? Где? Когда? (спортивная версия)]]
6 641

redaktoj