Sąjūdis: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
La movado subtenis la politikon de Miĥailo Gorbaĉovo, sed samtempe subtenis litovajn naciajn temojn kiel ekzemple la reoficialigo de la [[litova lingvo]] kiel oficiala ŝtata lingvo de Litovio. La postuloj inkluzivis la publikigon de kritikaj kaj enhave veraj raportoj pri la epoko de [[Stalinismo]], protekton de la medio, la haltigon de konstruado de tria nuklea reaktoro en la [[nuklea centralo Ignalina]] kaj la publikigon de la sekretaj protokoloj pri la [[Nazioj|Nazia]]-[[Sovetunio|Sovetia]] pakto de reciproka ne-agreso, subskribita dum 1939.
 
Sąjūdis uzis amasajn kunvenojn por antaŭenigi siajn celojn. Unue, la Komunisma Partio malagnoskis tiujn kunvenojn, sed dum somero 1988 la partopreno en ili iĝis politike ne plu evitebla. La amasan kunvenon de la [[24-a de junio]] [[1988]] partoprenis [[Algirdas Brazauskas]], tiutempe sekretario de la Komunisma Partio pri industriaj aferoj. Dum oktobro 1988, Brazauskas estis nomumita unua sekretario de la Komunisma Partio por anstataŭigi Songaila. La komunistaj gvidantoj unue minacis disbatis la movadon Sąjūdis, sed ne kuraĝis kiam ili konsciiĝis pri la amasa partopreno de evidenta popola plimulto en la protestoj. En la litoviaj elektoj de la [[Kongreso de Popolaj Deputitoj]], la dum 1988 nove kreita supera parlamento de [[Sovetunio]], la kandidatoj de Sąjūdis gajnis la plejmulton da voĉoj en 36 el la 40 balotaj distriktoj de Litovio en kiuj ili kandidatiĝis, kaj sekve en Moskvo la [[Litovia Socialisma Soveta Socialista Respubliko]] reprezentiĝis grandparte per deputitoj tre kritikaj pri Sovetunio.
 
Dum februaro 1989, Sąjūdis publike deklaris ke Litovio estis perforte invadita kaj anektita fare de Sovetunio kaj la fina celo de la movado estas atingi la nacian resendependiĝon. La suvereneco de Litovio estis proklamita - komence sen ajna internacia rekono - dum majo 1989, kaj la enkorpigo de Litovio en Sovetunion estis deklarita kontraŭleĝa.