Kanto firma: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kategorio:Muzikteorio -> Kategorio:Muzika teorio, Replaced: Kategorio:Muzikteorio → Kategorio:Muzika teorio AWB
e Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
Linio 1:
En la [[muziko]] la '''kanto firma''' (el la [[Latina lingvo|latina]], "cantus firmus") estas [[melodio]] antaŭe ekzista, kiu servas kiel bazo de [[komponado]] [[polifonio|polifonia]] kaj kiun oni foje skribas aparte por ludi ĝin en longdaŭraj [[noto (muziko)|notoj]].
 
La pluralo de la latina termino estas ''cantus firmi'' kvankam foje oni uzas la fuŝan formon ''canti firmi''. En la [[Itala lingvo|itala]] oni foje uzas ''canto fermo'' (kies regula pluralo en tiu lingvo estas ''canti fermi'').
 
==Historio==
Linio 9:
La komponado uzanta la ''kanton firman'' estas la normo dum la [[13-a jarcento]]: ankaŭ la muziko de la skolo de [[Skolo de S-ta Martial|S-ta Martial]] kaj de [[Skolo de Notre Dame|Notre Dame]] utiligas ĝin samkiel la plimulto el la [[moteto]]j de la [[13-a jarcento]]. Multaj el tiuj motetoj estis skribita en variaj lingvoj kun la ''kanto firma'' en la voĉo plej malalta. La tekstoj de la poemoj kun amora temaro povis esti kantata en [[dialekto]] super teksto sakrala en la latina en formo de [[tropo (muziko)|tropo]] respektive sakrala teksto povis esti kantata kun profana melodio.
 
Dum la [[14-a jarcento]] la tekniko de la ''kanto firma'' estis ofte kaj plue uzata por la plej granda parto de la voĉkanta sakrala muziko, kvankam aperas novaj procedoj: dum kiam la plejgranda parto de kontinenteŭropaj komponistoj utiligas metodojn [[izoritmo|izoritmajn]], en [[Anglio]] aliaj komponistoj eksperimentis per ''kanto firma'' "migranta", en kiu la melodoi trairas de unu voĉo al alia sen pluaj modifoj. Posta novigado, konata kiel [[parafrazo (muziko)| parafrazo]] havis specialan gravecon por la komponado de [[meso (músicamuziko)|mesoj]] ĝisfine de la [[15-a jarcento]].
 
La [[meso (muziko)|mesciklo]], kiu estiĝis la normo por muzika formo meze de la [[15-a jarcento]], aplikis la teknikon de la ''kanto firma'' kiel organiza principo. Komence la fontoj por kanto firma limitiĝis je la [[gregoria ĉanto]], sed la sortimento de eblaj fontoj kreskis, tiel ke ankaŭ servis kiel kanto firma aliaj sakralaj kantoj kaj eĉ popularaj kantoj profanaj. Ankaŭ komence oni limitiĝis je la tenorvoĉo, sed je la fino de tiu [[jarcento]] multaj komponistoj eksperimentis per aliaj formoj de procedo, enkondukante ekz. temon en [[kontrapunkto]] inter ĉiu voĉo aŭ uzantaj diferencajn [[ritmo]]jn. Dum la [[16-a jarcento]] la tekniko de la ''kanto firma'' iom post iom estis abandonata, anstataŭiĝata per la tekniko de la [[parodio (muziko)|parodio]], en kiu variaj voĉoj de antaŭe ekzista melodio estis enkorpigitaj sakralan komponaĵoj kiel en la kazo de la meso. Dum kiam la komponistoj el [[Italio]], [[Francio]] aŭ el la [[Malupraj Landoj]] utiligis la parodion kaj la parafrazon, la muzikaŭtoroj de [[Hispanio]], [[Portugalio]] kaj [[Germanio]] daŭrigis la uzadon de la kanto-firma-metodo laŭ iliaj apartaj naciaj karakteroj.<ref>Gangwere, p. 216.</ref>