Periferia Linio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Periferia Linio''' (Rapid-Fervojlinio S 45) alinomata '''Montara Fervojo en Metropolo''' (Vieno). Tiu titolo ne estas ŝerco, kvankam ĝi ŝajnas esti tia - eĉ por vienanoj mem ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Periferia Linio''' (Rapid-Fervojlinio S 45) alinomata '''Montara Fervojo en Metropolo''' ([[Vieno]] - Rapid-fervojlinio S 45).
 
Tiu titolo ne estas ŝerco, kvankam ĝi ŝajnas esti tia - eĉ por vienanoj mem - , estas tute serioze klasifikita, de oficiala, teknika flanko, kiel montara fervojtipo. La linio interligas la nordajn kaj okcidentajn periferiajn antaŭlokojn de Vieno ne nur inter si, sed ankaŭ kun la centraj kaj transdanubaj kvartaloj. Kaj fakte: se la montara fervojkaraktero konsistas en superado de reaj kaj reaj niveldiferencoj, helpe de pontoj, viaduktoj, veraj - tio estas terenajn altaĵojn tralaborantaj - tuneloj, kaj preskaŭ senĉesa kurbigado - se tiuj ecoj decidas la karakteron, nu tiukaze la malnova "Periferia Linio" ekde [[1898]], estas sen iu dubo, "montara fervojo" kaj kondukas de [[stacio]] Handeskai (en 20-a distrikto) al stacio Hütteldorf (en 14-a distrikto). Ĉarma surprizo por ĉiu naturamika [[pasaĝero]], kiu, venante de la stacio Heiligenstadt (en 19-a distrikto), ĵus transis enuigajn areojn da relaroj kaj negocaj stratoj, estas ankaŭ la abunda, subite ekaperanta verdaĵo de senpere apunda parko kun etaj montetoj, miniatura [[abismo]], kaj idiliaj anguletoj. Ĝi apartenas al la ankaŭ lokhistorie rimarkinda Wertheimstein (Verthajmstajn)-bieno, kiu situas ekzakte sur la geologia ŝtupo dividanta la preskaŭ senfinan Danuban ebenaĵon en la oriento disde la pli kaj pli leviĝantaj altaĵoj de la okcidenta tereno. En tiun terenon la "Perifia Linio" enkurbiĝas kun elano.