Mark Starr: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e el
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"psiĥologiaj"->"psikologiaj" "alcepti"->"akcepti"
Linio 11:
 
Plu studante en la kolegio, li rapide estis agnoskita kiel instruisto kaj artikolisto en la laborista medio. Li tiam interalie preparis serion de 20 kursoj pri industria historio, kiuj estis represitaj libroforme en novembro 1917 sub la titolo "Laboristo rigardas la historion", kiu tuj iĝis furoraĵo en la movado por sendependa laborista edukado.
Iuj riproĉis lin, ke li vane foruzas sian energion, ĉar la laboristoj nur devas okupiĝi pri la momentaj urĝaĵoj, kaj spronite de ĉi tiuj kritikoj, li argumentis pri la neceso provizi la laboristaron per nova historia bildo, kiu rompos la miton pri la eterneco de la ekspluatado. Li samtempe ekdefendis la neceson kontraŭbatali historiajn bildojn, kiuj prezentas la sociajn antaŭenirojn kiel realiĝaĵojn ŝuldataj al "grandaj homoj" aŭ superaj rasoj, aŭ, pli malfrue, al pure psiĥologiajpsikologiaj klarigoj pri homa konduto.
 
===Militrifuzanto===
Linio 26:
Li tre atentis pri plibonigo de la instrumetodoj en la Laborista Klerigmovado, kuraĝigante la uzon de diskutoj kaj de bildaj helpiloj. Li puŝis al uzo de la loka gazetaro por raporti pri la aktivaĵoj de la lokaj lernejoj, kaj emfazis la gravecon de la uzo de radio por diskonigi la agadon de la NKLK.
 
Kun la familio Horrabin, li aliĝis al la Komunista Partio de Britio post ĝia fondiĝo, sed ne restis tie longe. Kvankam marksisto, li estis mense tro sendependema por alceptiakcepti la disciplinon postulatan de la partiaj membroj. Li cetere havis la okazon viziti Sovetion kadre de la Leningrada [[SAT-Kongreso]] en 1926, kaj tiam kreskis liaj duboj pri la soveta reĝimo. Post forlaso de la Komunista Partio li aliĝis al la Laborista Partio, por kiu li dufoje estis kandidato ĉe la ĝeneralaj balotoj de 1923 kaj 1924. Tamen li ne speciale interesiĝis pri politika kariero, kaj plu dediĉis sin ĉefe al instruado kaj verkado.
 
En 1925 la NKLK publikigis lian verkon titolita "Laboristo rigardas ekonomikon", per kiu li provis esprimi en simpla ĉiutaga lingvo marksisman kritikon de la kapitalisma sistemo. Sed ĝi ricevis multe malpli grandan eĥon ol "Laboristo rigardas historion", kiu samjare estis reeldonita. Ĉi tiu reprilaborita eldono, stile pliglatigita kaj pli bone prezentita, ankaŭ estis malpli entuziasma ol la libro de 1917. La tujan triumfon de la laborista klaso anstataŭis multaj duboj pri la estonteco. La ŝanĝoj bildigis la evoluon de la spiritostato de Starr. Studante la internacian laboristan movadon, interalie pere de SAT kaj Esperanto, li havigis al si multajn kontaktojn, kiuj montris al li, ke naciaj, rasaj, religiaj kaj lingvaj antaŭjuĝoj plu konsistigas grandegajn malhelpojn por la starigo de internacia solidareco flanke de la laborista klaso.