Eŭrokomunismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Oni foje konsideras kiel malkaŝan lanĉon de eŭrokomunismo, la kunvenon kiu okazis en [[1977]] en [[Madrido]], inter la gvidantoj de la komunistaj partioj [[Georges Marchais]] de [[Francio]] kaj [[Enrico Berlinguer]] de [[Italio]], kun la hispana [[Santiago Carrillo]], kiel apogon al la hispana komunista partio kiu eliradis el periodo de klandestineco dum la diktaturo de generalo [[Francisco Franco]].
 
Post la falo de la komunistaj reĝimoj en Orienta Eŭropa, la okcidentaj partioj sekvis malsamajn vojojn. La italaj transformiĝis en [[socialdemokratio|socialdemokratan]] partion, dum maldekstrema alo fondis la [[Partio de Komunista Refondado|Partion de Komunista Refondado]]. Aliaj formis parton de pli ampleksaj [[koalicio]]j, kiel [[UnuiĝitaUnuigita Maldekstro]] (en Hispanio). Ĝenerale, la partioj sekvis demokratian vojon, sed la vorto eŭrokomunismo apenaŭ plu estas uzata.
 
Danke al la nuntempa perspektivo oni povas konsideri, ke eurokomunismo estis '''malsukcesa klopodo''' eviti antaŭviditan malsukceson en [[Okcidenta Eŭropo]] post la supozebla falo de la orienteŭropakomunismo, kiu fine okazis. Por eviti la kunfalo kun malsukcesonta ekonomio kaj eble ankaŭ pro kritiko al manko de libereco, la okcidentaj partioj disiĝis de la linio markita de [[Sovetunio]] kaj klopodis novan vojon ene de la demokratia ludo, tio signifis ekzemple en Hispanio akcepton de la [[monarkio]] enmetita de la diktatoro Franco, en ĉiu lando malaltigon de la laborista luktemo kontraŭ la entreprenoj, kaj ĝenerale akceptadon de la kapitalisma ekonomio.