Ritmo (poezio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bs, ca, da, de, es, et, fa, fi, fr, he, hr, is, it, ja, ka, ko, lij, lv, ml, nl, nn, no, pl, pt, ru, simple, sl, sv, tr, zh; cosmetic changes
Linio 1:
'''Ritmo'''. [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] adoptis la severan german-rusan [[metriko]]n. Laŭ tio, la sinsekvo de la silaboj akcentaj (-) kaj senakcentaj (o) naskas verspiedojn duopajn ([[jambo]]: o-; [[trokeo]]: -o) aŭ triopajn ([[daktilo]]: -oo; [[anapesto]]: oo-) kaj ĉiu verso konsistas el egalaj [[piedo]]j, do estas aŭ jamba, aŭ trokea, daktila, aŭ anapesta. Krome piedoj povas kombiniĝi, sed nur jambaj kun anapestaj (leviĝa skemo), aŭ trokeaj kun daktila (malleviĝa skemo). La marŝmaniero de la verso do devas resti la sama: aŭ leviĝa, aŭ malleviĝa. Ekzemploj:

'''jamba verso''':

Alaŭdoj kantas super mi. . . (Z)

'''trokea verso''':

Homoj en la oriento. . . (Z)

'''anapesta verso''':

Do levante la kapon ni iru (Baghy)

'''daktila-trokea verso''':

Ni ĝin atingos per la potenco... (Z)

Sed jam Zamenhof moligis la nepran severecon de la Rusa. Licencoj (poeziaj permesoj) uzitaj de li estas:

1. Trokea komenco de jamba skemo:

''Signo'' de kor' dolora kaj sovaĝa...

2. '''Ŝvebo''', t. e. paŭzo de R per tio, ke duonakcenta vorto (enklitiko) sekvanta akcenton (apostrofitan substantivon) tute perdas sian akcenton. Ekzemple:

La ''mond‘ ilin'' atakas sen kritiko. . .

Al ĉi tiuj licencoj aliĝis lastatempe la

3. '''Stumblo''', t. e. escepta anapestigo aŭ daktiligo de jambaj aŭ trokeaj versoj kun la malpliigo de l' piednombro. Ekzemple:

Kial via mord', se murdi vi ne povas,

Iru eble hejmon ''pli taŭgan vi'' trovas. . (Kalocsay.)

Aŭ:
Sub jug' vi kiel sekvas en kontento

L' ageman homon ''kun grav''' monotona... (Kalocsay.)

4. Komenca dutrokeo en jamba verso:

''mirindege'' por ĉiu kor' sekura... (Kalocsay.)

Per ĉi tiuj licencoj la Esperanta ritmo ŝajnas proksimiĝi al la pli libera latinida metriko, en kiu la ligiteco konsistas nur en la difinita silabnombro kaj en la cezuro, t. e. fiksita ripozo inter la du duonoj de la verso. Ankaŭ ĉi tiu Rusa-sistemo havas jam sian tradicion en Esperanto (Grabowski, Jaume Grau Casas). Provizore superregas la Zamenhofa sistemo (kun montritaj licencoj), sed ne estas maleble, ke la Esperanta metriko evoluos en la direkto de la pli liberaj skemoj.
Linio 40:
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto R]]

[[bs:Ritam]]
[[ca:Ritme]]
[[da:Rytme]]
[[de:Rhythmus (Musik)]]
[[en:Rhythm]]
[[es:Ritmo]]
[[et:Rütm (muusika)]]
[[fa:ریتم]]
[[fi:Rytmi]]
[[fr:Rythme]]
[[he:משקל (מוזיקה)]]
[[hr:Ritam]]
[[is:Taktur]]
[[it:Ritmo (musica)]]
[[ja:リズム]]
[[ka:რიტმი]]
[[ko:리듬]]
[[lij:Ritmo]]
[[lv:Ritms]]
[[ml:താളം]]
[[nl:Ritme]]
[[nn:Rytme]]
[[no:Rytme]]
[[pl:Rytm]]
[[pt:Ritmo]]
[[ru:Ритм]]
[[simple:Rhythm]]
[[sl:Ritem]]
[[sv:Rytm]]
[[tr:Ritim]]
[[zh:节奏]]