Edwin Hubble: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sr:Едвин Хабл
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"kauzata"->"kaŭzata"
Linio 8:
Post la malkovro, fare de [[Milton Humason]], ke la ondlongo de lumo veninta de malproksimaj [[galaksio]]j ofte estas pli granda ol tiu emisiita de proksimaj lumfontoj, Hubble montris, en [[1929]], ke tiu tiel nomata “[[ruĝenŝoviĝo]]” tendencas esti proporcie pli granda ju pli longe for la galaksio estas. Tio estas nomata la [[leĝo de Hubble]]. Kvankam la distancoj kalkulitaj de Hubble estis eraraj (ili nun estas konsiderataj proksimume sep foje pli grandaj), la lineara proporcio inter [[ruĝenŝoviĝo]] kaj distanco, kiu estas la esenco de la [[leĝo de Hubble]], pli poste montriĝis valida ankaŭ por multe pli foraj galaksioj.
 
Pro la fakto ke [[ruĝenŝoviĝo]] rezultas kiam lumfonto moviĝas for de la observanto (la [[efiko de Doppler]]), Hubble esprimis la ruĝenŝoviĝon observitan en la lumo de galaksioj kiel "ŝajnan rapidecon", do kiel la rapideco kiun la galaksio devus havi se la ruĝenŝoviĝo estus kauzatakaŭzata de la [[efiko de Doppler]]. Hubble tamen ne implikis, ke foraj galaksioj vere moviĝas for de ni, sed konsideris ankaŭ alternativajn klarigojn.
 
Jam en [[1927]], [[Georges Lemaître]] proponis [[teorio]]n laŭ kiu la [[universo]] estas ekspansianta, kaj la galaksioj moviĝas for unu de la alia. Tiaspecaj [[kosmologio|kosmologiaj]] [[teorio]]j, laŭ kiuj la [[universo]] originis en [[praeksplodo]] (angle Big Bang) daŭre furoras, kaj la malkovro de Hubble ludas esencan rolon en ili. Hubble mem ĉiam restis skeptika pri tiaj teorioj.