Renminbio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lt:Juanis forigo de: be:Рэнмінбі
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
"spceoj"->"specoj"
Linio 1:
'''Renminbi''' estas la unika leĝa mono en Ĉinio ([[juano]]). De 1948, en kiu estis emisiita la unua serio de Renminbi, oni jam emisiis 4 seriojn da monbiletoj. La nunaj monbiletoj estas de la 3-a kaj 4-a serioj emisiitaj en 1962 kaj 1987. Unu el la portretoj sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas de Mao Zedong (dekstre). Kaj la aliaj tri estas de Zhou Enlai, Liu Shaoqi kaj Zhu De (la dua, tria kaj kvara de dekstre). Dum la Nov-demokratia Revolucio de Ĉinio, por renversi la regadon de la feŭda sistemo kaj la registaron de militaristoj kaj forpeli la japanajn invadantojn el Ĉinio, ili gvidis la ĉinan popolon en malfacila batalo. Zhu De estis ne nur fondinto, sed ankaŭ komandanto de la ĉina popola armeo. Tial oni kutime nomis lin ĉefkomandanto Zhu. Liu Shaoqi estis gvidanto de la ĉina laborista movado. Krom milita laboro, Zhou Enlai gvidis ankaŭ laboron de la Komunista partio de Ĉinio en la regiono okupita de Kuomintango. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio Mao Zedong laboris kiel prezidanto de la Komunista partio de Ĉinio, Zhou Enlai — kiel ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Zhu De — kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj Liu Shaoqi — kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Ili gvidis la ĉinan popolon en la socialisma konstruado.
 
Laŭdire, Mao Zedong oponis, ke oni presos lian portreton sur monbileto. Kial do la portreto aperis sur ĝi? Kiel s-ro Sun Yishan, belartisto de la Ĉina Monfara Kompanio, diris, kiam oni desegnis la 4-an serion, oni ne desegnis la monbiletojn en valoro de 50 kaj 100 juanoj. Kiam oni petis proponojn, iuj esperis, ke estos emisiitaj monbiletoj en granda valoro, ĉar kun la disvolviĝo de ekonomio kaj plialtiĝo de la popola vivnivelo, oni bezonis grandan kvanton da kontanta mono por fari aĉeton. Tial, por oportuni cirkuladon kaj negocon, redukti koston por preso kaj emisio, la ŝtato akceptis la proponon. La 4-a serio konsistas el 9 specoj, t.e., 6 spceojspecoj de monbiletoj en valoro de 1, 2, 5, 10, 50 kaj 100 juanoj kaj 3 specoj en valoro de 10, 20 kaj 50 fen-oj. La desegnado de la monbiletoj en valoro de 1 ĝis 10 juanoj estis finita en la unueca kombinado kaj sur ĉiu monbileto estas portretoj de 2 nacimalplimultanoj de Ĉinio, kio markas, ke Ĉinio estas multnacia. Poste, la desegnado de la monbiletoj en valoro de 50 kaj 100 juanoj estis relative sendependa. Sur la monbileto en valoro de 50 juanoj estas portretoj de laboristo, kamparano kaj intelektulo. Sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas portretoj de 4 forpasintaj gvidantoj de Ĉinio. Por esprimi estimon kaj sopiron al ili la desegnantoj decidis uzi iliajn profilojn.
 
Sur la dorsflankoj de la 6 specoj de monbiletoj estas pejzaĝoj de Ĉinio. Ili estas la ĉefa montpinto de Jinggang-monto, Granda Akvofalo ĉe Hukou de la Flava Rivero, montpinto Qomolangma, Wŭia-gorĝo de Yangzi-rivero, surmara ŝtona kolono Nantian Yizhu kaj Granda Muro. Ĉiuj desegnoj sur tiuj monbiletoj, ekz. fenikso, peonio, gruo, pino, hirundo kaj persik-floro distingiĝas per naciaj karakterizaĵoj. Sur la monbiletoj de la 4-a serio legiĝas la vortoj han-aj, mongolaj, tibetaj, ujguraj, ĝŭang-aj kaj ankaŭ la nomo de la banko kaj la vorto pri valoro de monbileto en la han-lingva fonetika transskribo. Sur la fronto de monbiletoj estas ankaŭ koncernaj brajlaj vortoj. La arabaj literoj fakte estas ujguraj, kiujn uzas la ujguroj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Antaŭe la ujguroj ne havis sian propran skriblingvon. Post la 10-a jc. islamo eniris en Xinjiang kaj la ujguroj prenis la arabajn literojn kiel sian propran skriblingvon.