Nacia Parko Keoladeo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Keoladeo''' estas Nacia Parko en federacia ŝtato Raĝastan (Barato), kun grando de 29 km². Ĝi situas ĉ. 55 km okcidente de Agra ĉe Bharatpur. Keola...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:47, 5 aŭg. 2008

Keoladeo estas Nacia Parko en federacia ŝtato Raĝastan (Barato), kun grando de 29 km². Ĝi situas ĉ. 55 km okcidente de Agra ĉe Bharatpur.

Keoladeo estis originale la privata anasĉasejo de maharaĝoj de Bharatpur. En la marĉa areo travintras multaj akvobirdoj el Afganistano, Turkmenistano, Ĉinio kaj Siberio. Oni povis noti 364 birdospeciojn, inter ili la maloftan siberian gruon (lastfoje en 1993).

Historio

La ekosistemo de la nacia parko estiĝis danke al homoj:

Ĉra la urbo Bharatpur estis ofte inundita dum la monsuna sezono, oni konstruis ĝis 1760 la akvobaraĵon kaj tiel estiĝis - pro la forlivero de grubdo - profundaĵo, kiu pleniĝis per akvo kaj estiĝis la Keoladeo-lago.

Oni poste intence dividis, formis la areon kaj establis baraĵojn, ĉasvartejojn, spektejojn, vojetojn. Keoladeo iĝis plej bona anasĉasa areo de la mondo.

La ĉasado estis ĉesigita meze de la 1960-aj jaroj kaj la areo iĝis nacia parko en 1981.

La parko estas monda naturheredaĵo ekde 1985 ĉe UNESCO.

Birdoj

En la parko travintrumas gruoj, pelikanoj, anseroj, anasoj, agloj, falkoj, akvokurbirdoj, strandkur-birdoj, alaŭdoj kaj aliaj

rete

[Kategorio:Naciaj parkoj]]