Eŭrokomunismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Post la falo de la komunistaj reĝimoj en Orienta Eŭropa, la okcidentaj partioj sekvis malsamajn vojojn. La italaj transformiĝis en [[socialdemokratio|socialdemokratan]] partion, dum maldekstrema alo fondis la [[Partio de Komunista Refondado|Partion de Komunista Refondado]]. Aliaj formis parton de pli ampleksaj [[koalicio]]j, kiel [[Unuigita Maldekstro]] (en Hispanio). Ĝenerale, la partioj sekvis demokratian vojon, sed la vorto eŭrokomunismo apenaŭ plu estas uzata.
 
==Kritikaro==
Danke al la nuntempa perspektivo oni povas konsideri, ke eurokomunismo estis '''malsukcesa klopodo''' eviti antaŭviditan malsukceson en [[Okcidenta Eŭropo]] post la supozebla falo de la orienteŭropakomunismo, kiu fine okazis. Por eviti la kunfalo kun malsukcesonta ekonomio kaj eble ankaŭ pro kritiko al manko de libereco, la okcidentaj partioj disiĝis de la linio markita de [[Sovetunio]] kaj klopodis novan vojon ene de la demokratia ludo, tio signifis ekzemple en Hispanio akcepton de la [[monarkio]] enmetita de la diktatoro Franco, en ĉiu lando malaltigon de la laborista luktemo kontraŭ la entreprenoj, kaj ĝenerale akceptadon de la kapitalisma ekonomio.
 
Ankaŭ tiuj klopodoj malsukcesis kaj ĉiuj eŭrokomunismaj partioj vidis kiel siaj voĉdonantaroj malpliiĝis unu balotadon post alia. Kaj pro tio oni klopodis la '''duan solvon''' (ĝenerale sub aliaj partiestroj) ĉu kiel alitendencaj partioj ĉu ene de koalicio: tiuj iamaj komunismaj partioj iĝis jam ne plu komunistaj, do jam ne estis kialo por paroli pri eŭrokomunismo. Tamen ankaŭ la dua solvo malsukcesis kaj en Francio, Hispanio kaj Italio la sukcedintoj de la eŭrokomunismo vidas plu kaj plu malaltiĝi siajn voĉdonantarojn. Kaj oni klopodas trian, kvaran solvojn.
 
Kelkaj kritikistoj de la eŭrokomunismo intencas imagi kia estus la estonteco de la komunismo en [[Okcidenta Eŭropo]], se ties ĉefaj komunistaj partioj ne estus adopitintaj la vojon de la reformo. Sed pri tio oni povas nur spekulativi. La fakto estas ke tiu vojoŝanĝo vere influis la estontecon de komunismo en Okcidenta Eŭropo kaj ankaŭ en la resto de la mondo, tio estas eĉ en la [[falo de komunismo]].
 
[[Kategorio:Komunismo]]