Paradokso de Aĥilo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Paradokso de Akilo''' estas esprimo, per kiu estas nomata la sofismo kontraŭ movo, la dua el la kvar tiucelaj argumentoj de Zenono el Eleo. La esprimo estas en rilato al ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Paradokso de Akilo''' estas esprimo, per kiu estas nomata la [[sofismo]] kontraŭ [[movo]], la dua el la kvar tiucelaj argumentoj de [[Zenono el EleoElajo]]. La esprimo estas en rilato al [[Akilo]], greka nomo de la plej fama [[homera heroo]] okaze de la [[sieĝo]] de [[Trojo]], kaj rigardata kiel tre kapabla kuri.
Por nei la eblecon mem de la movo, la eleana [[filozofo]] strebis redukti tiun fenomenon al [[absurdo]], montrante ke, malgraŭ la rapida kurado de Akilo, la homera heroo neniam atingos la malrapidan [[testudo]]n. Akilo ne atingos la testudon, ĉar la spaco inter unu kaj alia, kvankam malgranda, estas dividebla senfine Sekve de tiu senfina nombro de partoj trakurendaj, Akilo neniam sukcesos paŝi al la lasta por atingi la celon.
Pri tiu argumento restas la [[Aristotelo|aristotela]] informo: "La pli lanta en kurado neniam estos atingata de la plej rapida: ĉar tiu, kiu persekutas lin, devas komenci per la atingo de punkto el kiu ekdeiris la fuĝinto tiamaniere, ke la pli lanta ĉiam havos avantaĝon" (Fis., VI, 9. 239b 14).
Linio 12:
Cetere, dum du moviĝas, la distanco inter la du varias pro du movoj, ne nur pro unu. Kiam la pli rapida movanto atingas la lokon de la malrapida movanto, tiu dua jam ne estas tie. La alproksimiĝo neniam okazas, ĉar la ebleco de foriro de la dua neniam elĉerpiĝas pro la senfina dividebleco de la restanta spaco. Sekve, tio kio ne estas ebla en la reala spaco, ne eblas en la matematika spaco, ĉar tiu ĝi estas alimaniere difinita.
 
[[kategorio:presokrata filozofio]]