André Albault: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Li skribis multajn verkojn. Bedaŭrinde lia partopreno je provo reformi la ortografion per forigo de supersignoj estigis al li multe da malamikoj, dum rompiĝis malnovaj amikecoj.
 
Li estas plej konata pro sia rolo en [[Akademio de Esperanto]], unue sekretario ([[1963]]), poste direktoro de la sekcio pri komuna vortaro ([[1965]]-[[1976]]) kaj prezidanto dum kvar trijaraj mandatoj ([[1983]]-[[1995]]) -, Albault funkciis tamen ankaŭ kiel vicprezidanto de [[Universala Medicina Esperanto-Asocio]] ([[1974]]-[[1976]]), prezidanto de [[Unuiĝo Franca por Esperanto]] ([[1967]]-[[1974]]); komitatano ([[1957]]-[[1969]]) kaj kultur-faka estrarano ([[1962]]-[[1967]]) de [[UEA]]. Li redaktis la revuojn [[Internacia Pedagogia Revuo]] ([[1958]]-[[1959]]) kaj [[Monda Kulturo]] ([[1964]]-[[1966]]). Albault kunlaboris pri la medicinaj terminoj kaj la reviziado de PIV, publikigis sennombrajn artikolojn, enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de [[Fundamento de Esperanto]] ([[1963]]) kaj verkis i.a. [[Vortaro franca-esperanta]] ([[1961]], kun R. Leger, kiu lin signis kiel rimarkindan leksikologon), '''Naŭ prelegoj pri la Fundamento''' ([[1990]], '''Vojaĝo tra la landoj''' kaj '''Multlingva glosaro pri landnomoj''' ([[1991]]).