Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj

711 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto modifo de: en:Montagu C. Butler Library)
== Historio ==
Jam antaŭ 1914 [[Brita Esperanto-Asocio]] (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 [[Montagu Christie Butler]] fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al [[Esperanto]] aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn.
 
==Kolektaro==
 
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
 
(Laŭ ''[[British Esperantist]],'' 1931, paĝo 120.)
 
==Uzado==
 
La biblioteko enhavas multajn trezorojn en formo de manuskriptoj kaj libroj unikaj, kaj la plimulto de ĝiaj libroj estas ne plu aĉetebla. La librojn tial ne eblas pruntepreni; la biblioteko estas nur konsulta. Sed la tutan kolekton povas uzi ĉiu membro (de [[BEA]]) kaj ĉiu alia akceptebla persono deziranta surloke viziti ĝin. Multaj personoj vizitas, kaj ĝi estas konstante kaj ĉiutage uzata. Alvenas leteroj el ĉiuj mondpartoj kun informpetoj kaj multaj aŭtoroj kaj verkoj (ekzemple la [[Enciklopedio de Esperanto]]) ŝuldas multon al ĝi.
 
Estas fakto ke, malgraŭ tiu regulo, ke la libroj ne estas prunteblaj, la librojn oni foje pruntedonis en escepta cirkonstanco.
 
 
 
== Ekstera ligilo ==
40 132

redaktoj