William Herschel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
=== Vivo ===
 
Wilhelm Herschel naskiĝis en [[Hanovro]] kiel unu el dek gefiloj de Isaak Herschel, militar-musikisto el juda-germana familio. 14-aĝa ankaŭ Wilhelm membriĝis al la gvardio[[Gvardio de Hanovro]] kiel hobojisto. En 1756 li kaj lia frato Jakobo fuĝis en Anglion antaŭ la alveno de la francaj trupoj, kiuj okupis Hanovron en 1757. En Anglio lia nomo ŝanĝis el "Friedrich Wilhelm" al "Frederick William". En Londono William laboris kiel hobojisto, violonisto kaj komponisto. Poste li iĝis ankaŭ orgenisto. Li komponis 24 sinfoniojn, multajn konĉertojn, kaj preĝejan muzikon. Post laboro kiel orkestestro en [[Newcastle]], [[Leeds]], [[Halifax]] li iĝis direktoro por publikaj koncertoj en [[Bath]]. Kelkaj el siaj fratoj ankaŭ laboris kiel membroj de la orkestro de Bath kaj sia fratino [[Caroline Herschel|Caroline]] kiel soprano-solokantistino.
 
William post 1773 disvolvis intereson al matematiko, poste al astronomio, kaj komencis produkti mem telescopojn. Li mezuris la altecon de lunaj montoj kaj produktis liston de duopaj (binaraj) steloj.