Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
e transkrib->transskrib
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Profesoro [[Théophile Cart]] ekde [[1904]] dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de [[Esperanto]]. Li komencas la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne ([[Svisio]]) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, [[Helena Gal]] kaj [[Roza Vogt]] kaj kun [[Harald Thilander]] en [[Stokholmo]] ili fiksis la [[brajlo|brajloalfabeton]] por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.
 
Tiam [[Théophile Cart]] brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la [[Fundamenta Ekzercaro|Fundamentan Ekzercaron]], kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de [[Eŭropo]] por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto [[Carmen Sylva]], patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "[[Vatra Luminoasa]]", kaj la sveda reĝino [[MargaretoMargareta la 1-a|Margareta]] estis la solaj, kiuj respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
 
En [[1904]] [[Théophile Cart]] aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto [[Esperanta Ligilo]]. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-Esperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj Esperanto-grupoj kaj en [[1909]] la UK en [[Cambridge]] jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj Esperantistoj.