Kuomintango: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 22:
Sun Jatsen, ĵus demisiintan kiel provizora prezidento de la Respubliko Ĉinujo, oni elektis kiel ĝian gvidanton kun la titolo '''[[premiero]]''' (tradicia ĉina skribo: 總理; pinjine: ''zǒnglǐ''), kaj Huang Xing estis elektita viculo de Sun. Tamen, la plej influa partiano estis la tria en la vico, Song Jiaoren, kiu mobilizis amasan apogon de burĝoj kaj komercistoj por ke Kuomintango venku en la elektado de la Nacia Asembleo en [[1912]], surbaze de platformo defendanta [[konstitucio|konstitucian]] [[parlamento|parlamentan]] [[demokratio]]n. Kvankam la partio havis nekontesteblan plimulton en la unua Nacia Asembleo, la prezidento [[Yuan Shikai]] ekignoris la parlamentan organon en la prenado de prezidentaj decidoj, kontraŭe al la Konstitucio, kaj murdis la parlamentan gvidanton Song Jiaoren en [[Ŝanghajo]] in [[1913]]. Kuomintanganoj gvidataj de Sun ekigis la Duan Revolucion en julio 1913, misplanitan kaj nesufiĉe subtenitan armitan provon renversi Yuan'on; la provo fiaskis. Yuan malfondis aŭ dissolvis Kuomintangon en novembro (ĝiaj membroj dume plejparte fuĝis al la [[ekzilo]] en [[Japanujo]]) kaj nuligis la parlamenton komence de [[1914]]. Yuan Shikai proklamis sin mem [[imperiestro]] en decembro [[1915]].
 
Jiang Jieshi reprenis la gvidantecon de Kuomintango post la morto de Sun en [[1925]]. Ekzilite en Japanujo en 1914, Sun establis la Ĉinujan Revolucian Partion, sed multaj el liaj iamaj revoluciaj kamaradoj, inter ili [[Huang Xing]], [[Wang Jingwei]], [[Hu Hanmin]] kaj [[Chen Jiongming]], rifuzis aliĝi al li aŭ subteni liajn strebojn komenci armitan ribelon kontraŭ Yuan Shikai. Por membri en la Ĉinuja Revolucia Partio, oni devis ĵuri personan lojalecon al Sun, kion multaj malnovaj revoluciuloj rigardis kiel maldemokratian kaj kontraŭan al la spirito de la revolucio. Tial, multaj malnovaj revoluciuloj ne aliĝis al la nova organizo de Sun, kaj oni ofte marĝenigis lin ene de la revolucia movado dum tiu ĉi periodo. Sun reiris al Ĉinujo en 1917 por establi rivalan registaron en Guangzhou, sed oni baldaŭ igis lin resti senpostena kaj ekziliĝi en Ŝanghajon. Tie, kun renovigita apogo, li revivigis Kuomintangon la 10an de oktobro [[1919]], sed sub la nomo Ĉina Kuomintango, dum la oldan partion oni nomis tutsimple Kuomintango. En [[1920]], Sun kaj Kuomintango reestabliĝis en Guangdong. En [[1923]], Kuomintango kaj ĉi ties registaro akceptis helpon de [[Sovetio]] post rifuzo de rekono fare de la [[okcidento|okcidentaj]] potencoj. Sovetiaj konsilistoj – el kiuj la plej elstara estis [[MiĥajlMiĥail Borodin]], agento de [[Kominterno]] – komencis veni al Ĉinujo en [[1923]] por helpi en la reorganiziĝo kaj firmiĝo de Kuomintango laŭ la linioj de la sovetia [[Komunisma Partio]], kreante [[Leninismo|leninisman]] partian strukturon kiu daŭris ĝis la 90aj jaroj. La [[Ĉina Komunista Partio]] ricevis kominternajn instrukciojn kunlabori kun Kuomintango, kaj oni kuraĝigis ĝiajn membrojn aniĝi, tenante apartajn partiajn identecojn, tiel formante la Unuan Unuiĝan Fronton inter ambaŭ partioj.
 
Sovetiaj konsilistoj ankaŭ helpis la ''naciistojn'' starigi politikan instituton por trejni [[propagando|propagandistojn]] en teĥnikoj de mobilizado da amasoj, kaj en 1923 Jiang Jieshi, unu el la leŭtenantoj de Sun el la tempo ĉe [[Tongmenghui]], estis sendita al [[Moskvo]] por plurmonata milita kaj politika studado. En la unua kongreso de la partio en [[1924]], kun nekuomintanganaj delegitoj kiel membroj de la Ĉina Komunisma Partio, ili adoptis la politikan teorion de Sun, kiu inkludis la Tri Principojn de la Popolo - naciismon, demokration kaj vivtenadon de la popolo.