Internacio de Proleta Esperantistaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
kat
Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Laborista Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P]]
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]
 
'''Proleta Esperantistaro'''. [[Internacio de Proleta Esperantistaro]] (IPE) fondiĝis en [[1932]] rezulte de grava skismo en mezo de [[SAT]], kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj Esperantistoj (v. [[SAT]], [[Laborista Esperanto-movado]]). Pro sia speciala „sennacieca“ ideologio kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado malkontentigis multajn proletaraj Esperantistojn. Ankoraŭ en 1922-1923 la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de [[SEU]], kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan „[[Nia pozicio]]“. Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en [[Kassel]] [[1923]] estis atingita interkonsento kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.
 
De post la jaro 1927, kiam la direkcio de SAT en [[Parizo]] komencis pli insiste propagandi en SAT-gazeto la ideologion de sennaciismo en ties malproksimen evoluinta formo, denove komenciĝis en SAT forta kritikado kontraŭ tiu tendenco. Grandan skandalon elvokis nova broŝuro de Lanti „[[La Laborista Esperantismo]]“, kiu estis eldonita kiel kvazaŭa programo de SAT kaj kiu enhavis diversajn asertojn ne akcepteblajn laŭ la marksisma vidpunkto. Ĉefe la kritikoj devenis el la flanko de SEU-anoj.
 
Por repuŝi tiujn kritikojn, la direkcio de [[SAT]] en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj precipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario Drezen. Utiliginte la malfacilajn kondiĉojn de montranspagado el [[Sovetunio]] al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri „intenca“ retenado de la mono por malutili al [[SAT]]. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.
 
La konflikto atingis apogeon en oktobro [[1930]]. En [[Berlino]] fondiĝis Organiza oficejo de klasbatala SAT opozicio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto „[[Internaciisto]]“ responde al „[[Sennaciulo]]“. En [[Leipzig]] komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia Esperanto literaturo „[[Ekrelo]]“. Kontraŭ la alte leviĝinta opozicia ondo la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plenjarabonantoj de „Sennaciulo“. Tiamaniere estis senrajtigita granda plimulto da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto [[1931]] alian ĝeneralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la direkcio).