Mikroondilo: Malsamoj inter versioj

452 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: is:Örbylgjuofn)
[[Dosiero:Microwave.750pix.jpg|thumb|<center>mikroondilo]]
'''Mikroondilo''' aŭ '''mikroonda forno''' estas [[ilo]] por la rapida varmigo de [[nutraĵo]]j, [[likvaĵo]]j aŭ aliaj taŭgaj materioj - per absorbo de grandfrekvencaj elektromagnetaj [[mikroondoj]] (ĉ. 2450 megahercoj). La akvo, graso, sukeroj kaj aliaj molekuloj absorbas la ondojn kaj ekvibras, tiel estiĝas varmo. La aero ne varmiĝas nur la nutraĵoj.
 
La akvoentenaj materialoj pli rapide varmiĝas ol la sekaj, ekstere pli forte ol interne. Vitro, porcelano, kelkaj plastoj apenaŭ absorbas mikroondojn, tiel oni povas uzi ilin en la mikroondilo.
 
Oni ne povas uzi metalojn, ĉar la metalo ombras la ondojn.
 
La tekniko inventiĝis kaj patentiĝis dum la jaro [[1946]] fare de ''Percy Spencer'' de la entrepreno ''Raytheon'' en [[Usono]].
 
 
{{ĝermo}}