Clemens Winkler: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
aldonis bildon, korektetis
Linio 1:
[[Dosiero:Winkler Clemens.jpg|thumb|Clemens Winkler]]'''Clemens WINKLER''' [klemens vinkla] (naskiĝis la [[26-a de decembro|26-an de decembro]], [[1838]], mortis la [[8-a de oktobro|8-an de oktobro]], [[1904]]) estis [[Germanio|germana]] [[kemiisto]].
 
Clemens Winkler naskiĝis en [[Freiberg]], [[Saksio]]. Li studis [[Kemio|kemion]] kaj [[Metalurgio|metalurgion]] en sia naskiĝurbo kaj doktoriĝis en [[Lepsiko]]. Post kariero en metalurgiaj entreprenoj li en la jaro 1873 fariĝis profesoro pri neorganika kemio en la Freiberga ''Bergakademie'', kaj de 1896 ĝis 1899 li okupis la direktoran postenon de tiu ĉi minista akademio.
 
La plej granda merito de Clemens Winkler estas la malkovro de la [[kemia elemento]] [[Germanio (Elemento)|germaniumo]] en la jaro 1886. Li konfirmis per tio la teorion de [[Dmitrij Mendelejev]], kiu jam prognozis la ekziston de elemento havanta laties ecojn de la germanio.
 
Krome Winkler evoluigis la bazon de nova metodo por la produktado de [[sulfata acido]]. La kemiisto [[Rudolf Knietsch]] poste finis la laboron de Winkler kaj la nova [[metodo]] gajnis mondvastan agnoskon. Li mortis en [[Dresdeno]].