Drs. P: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektetoj
aldono de lia dumokupacia tempo, el la nederlanda vikipedio
Linio 1:
'''Drs. P''' (''Licenciato P'') estas [[pseŭdonimo]] de '''Heinz Hermann POLZER''' ([[24-a de aŭgusto]] [[1919]]), [[Svisio|sviso]] kaj [[nederlanda lingvo|nederlandlingva]] [[kantisto]]. Li famiĝis per iom absurdaj kantoj kun komplikaj, burokratlingve humuraj tekstoj.
 
Drs. P naskiĝis en [[Thun]] en [[Svisio]] kiel filo de nederlanda patrino kaj [[Aŭstrio|aŭstra]] patro. Kiam li estis 3-jara li translokiĝis al [[Nederlando]]. Kvankam li loĝis dum preskaŭ sia tuta vivo en [[Nederlando]], kaj li "ĝis la kapilaroj" kunteksiĝis kun la [[nederlanda lingvo]], Polzer daŭre tenis la svisan naciecon. Kiam oni demandis lin, kial li neniam petis nederlandan naciecon, li respondis, ke li trovis la svisan naciecon "amuza" kaj ke naciecoŝanĝo ne estis necesa por li. Tamen la plimulto konsideras lin nederlanda kantisto kaj kantoverkisto.
Linio 5:
Lia voĉo estas tre karakterplena kaj sonas iom false. Same karakterplenaj estas liaj primedititaj kaj poeziaj tekstoj kun multaj lingvoŝercoj. La stilo de liaj surscenigoj estis iom solena kaj samtempe studenteska. Ĝis 1996 li sursceniĝis tralande.
 
La eble plej fama kanto de Drs. P estas ''De dodenrit'' [http://www.freakface.com/DrsP/wma/Dodenrit.wma] (La mortoveturo), kiu temas pri fatala veturo en [[trojko]] de familio al [[Omsk]], dum kiu la familianoj, persekutataj de malsataj lupoj, unu post la alia foroferiĝas por ekhavi pli da tempo, sed malfeliĉe: ''Omsk estas bela urbo, sed ĝuste iom tro fora.''
 
Lia pseŭdonimo, elpensita de Willem DUYS, rilatas al la akademia grado pri [[ekonomiko]], kiun li akiris en la Altlernejo de Roterdamo (nun Erasmo-Universitato).
Dum lia studado okazis la germana okupacio de Nederlando, kaj li estis enprizonigita pro siaj skribaĵoj pri ''de kwajongens Ben en Dolf'' (= la buboj Benĉjo kaj Adolĉjo, aludaj al [[Benito MUSSOLINI]] kaj [[Adolf HITLER]]).