Driny: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Groto de Driny''' troviĝas en [[Karsto de Smolenice]], en orienta parto de
[[Malgrandaj Karpatoj]], ĉirkaŭ du kilometroj sudoriente de [[Smolenice (vilaĝo)|Smolenice]]. Enirejo en la groton troviĝas en alteco de 393399 m super marnivelo. Ĝi estis malkovrita en la jaro [[1929]] fare de civitanoj el Smolenice, nome [[fratoj WEISABEL]] kaj [[VALO]] kaj [[J. BANIČ]]. Alirebla ĝi estis en la jaro [[1934]].
 
Disde ceteraj slovakaj grotoj ĉi tiu havas pli multe da raraĵoj, kio al ĝi alproprigas eksterordinaran situon inter fakuloj de la mondo. Ĝi ekestis en sufiĉe puraj kalkoŝtonoj de juraso, dum ceteraj slovakiaj grotoj plejparte ekestis en triasaj kalkoŝtonoj. Ĝiajn koridorojn modeligis dissolviga kaj erozia agadoj de pluva akvo, kiu penetris en subteraĵon tra sistemo de fendaĵoj. Ĉe aliaj turisme alireblaj grotoj de Slovakio subterajn areojn formadis torentaj fluoj. La groto Driny estas do fendaĵa groto, tial ĝiaj areoj ne estas vastaj. Des pli la areoj estas pli riĉe plenigitaj de sintraĵkoloraj ornamaĵoj. Karstaj kreaĵoj de flava ĝis malhelbruna koloroj estas formigitaj plejparte per pendantaj kurtenoj, por kiuj estas karakteriza dentuma borderaĵo. Ne malpli interesaj estas formoj de akvofaloj kaj pizforma ornamaĵo, kiuj postrestis sur fundoj de pasintaj subteraj lagoj.