Nobelo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
("imperietro"->"imperiestro")
=== Origino de la Nobela titularo ===
 
La vorto ''Nobelo'' devenas de [[Latina lingvo|latina]] ''nobilis'', kiu signifas "fama" kaj estis uzita por nomi homojn de nobelaj familioj (''natus nobilis'', "naskiĝita fama"). La nunaj [[titolo]]j de [[nobelaro]] originas de [[Romana Imperio|antikva Romo]]. La tri ĉefaj titoloj romanaj kiuj disvastiĝis tra la eŭropaj kaj aziaj [[kortego]]j estas: ''princeps'' ([[princo]]), ''dux'' ([[duko]]) kaj ''comes'' ([[grafo]]) - ili estis donita al [[persono]]j pro la gravaj militaj [[sukceso]]j aŭ pro la fidela [[servo]] al la [[reganta familio]].
 
'''Princeps''', signifas "unua", estis uzita por la [[rango]]j de [[civitano]]j kaj [[senatano]]j kaj indikas negravan rilaton kun la [[reĝa titolo]] - princo. Unua homo kiuj uzis titolon "princo" estis la [[imperiestro]] [[Oktavio Aŭgusto]]. Post multaj romianoj uzis ĝin. Tiu titolo malaperis dum [[mezepoko]], dum [[renesanco]], italaj ŝtatestroj, multaj el ili, kiuj ne havis oficialajn nobelajn titolojn, reprenis la titolon "princeps".
 
'''Dux''' signifas "estrulo, komandanto, [[generalo]]", kutime estis aljuĝita al romanaj generaloj kaj provincestroj. Dum la [[fina antikvo]] kaj [[frua mezepoko]], ĝi estas la ĉefa titolo de [[barbaruloj|barbaraj]] [[tribo|tribestroj]]. Romiaj imperiestroj de okcidento kaj oriento, kiam perdis [[teritorio]]n, fikcii, en [[traktaktato]]j, "donis" la perditan teritorion al venkanta tribo kaj titolon de "duko" al tribrestro. Tiel la venkanto estis, laŭ fikcia juro, "reprezentanto", de imperiestro en konkerita lando. Post, [[Karolo la Granda]] nomis la estrojn de ĉefaj provincoj "dukoj".
 
'''Comes''' ([[grafo]]) estis donita al favoritoj de Romanaj imperiestroj kaj signifas "kuniranton, kompanjonon". La Romana nobelaro estis nomita '''[[patricio]]j''', de la latina vorto ''pater'' (patro aŭ ĉefo de klano). Post la disfalo de Romana imperio ([[5-a jarcento]]), la romanaj titoloj estis forgesita. Reprenis ĝin la [[papo]] kaj [[Karolo la Granda]] en la [[9-a jarcento]] por [[ministro]]j kaj [[sekretario]]j. Esperanta vorto devenas el la [[germana]] "graf".
Dum la erao de [[Karolo la Granda]] (8-9 jc), multaj tradicioj de romana imperio reviviĝis, inter ili la titoloj '''dŭ''' kaj '''comes''' (en la origina latina formo). Post la morto de Karlomano, ĝia imperio dividiĝis kaj fondiĝis du nacioj [[Francio|Franca]] kaj [[Germanio|Germana]]. La latinaj titoloj estis adoptitaj en ambaŭ lingvoj. La sekva listo montras la adaptadon de nobela titolaro en Eŭropaj ĉeflingvoj de tiu tempo.
 
* '''Latina''' - Princeps, Dux, Comes
* '''Franca''' - Prince, Duc, Comte
* '''Germana''' - Prinz, Herzog, Graf
Sennoma uzanto