Nordiaj militoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nordaj militoj estis alinomita; ĝi nun alidirektas al Nordia Milito 1655-1660
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La termino '''Nordiaj Militoj''' en la historio de Eŭropo signas plurajn militojn, en kiuj interluktis la armeoj de pluraj ŝtatoj pri la hegemonio en la teritorio de la [[Balta Maro]] kaj la ĉirkaŭaj landoj. Pro la diversaj naciaj historiaj tradicioj ne ekzistas unueca internacia nomaro, tiel ke la nomigo kaj nombrigo de la militoj ne komplete identas en ĉiuj lingvoj.<ref>Robert Frost: ''The Northern Wars - War, State and Society in Northeastern Europe, 1558–1721'', Londono kaj Novjorko 2000, S.12f</ref>
#REDIRECT [[Nordia Milito 1655-1660]]
 
== Nomigo ==
Ĝenerale oni konsideras sub la nomo ''Nordiaj Militoj'' ĉiujn militajn konfliktojn en la teritorio de la Balta Maro, aparte en la teritorio de [[Baltio]], do la nunaj ŝtatoj [[Litovio]], [[Latvio]] kaj [[Estonio]], inter la jaroj [[1554]] ĝis [[1721]]. Unuope temas pri
[[Dosiero:Ortus-imperii-suecorum.png|thumb|<center>la ekspansio de Svedio inter la jaroj 1560 kaj 1660]]
* la [[Rusa-Sveda milito 1554–1557|Rusa-Sveda Milito]] (1554–1557)
* la [[Livonia Milito|Livonia Milito]] (1558–1583)
* la [[Trikrona Milito]] (1563–1570)
* la [[Rusa-Sveda milito 1590–1595|Rusa-Sveda Milito]] (1590–1595)
* la [[Pola-Sveda milito 1600–1629|Pola-Sveda Milito]] (1600–1629)
* la [[Pola-Moskva milito 1609–1619|Pola-Rusa Milito]] (1609–1619)
* la [[Ingermanlanda Milito|Ingermanlanda Milito]] (1610–1617)
* la [[Milito de Kalmar]] (1611–1613)
* la [[Pola-Rusa milito (1632–1634)|Pola-Rusa Milito de Smolensko]] (1632–1634)
* la [[Milito de Torstensson]] (1643–1645)
* la [[Pola-Rusa milito 1654–1667|Pola-Rusa Milito]] (1654–1667)
#REDIRECT* la [[Nordia Milito 1655-1660|Nordia Milito]] (1655–1660)
* la [[Brandenburgia-Sveda Milito]] respektive [[Milito de Schonen]] (1674–1679)
* la [[Granda Nordia Milito|Granda Nordia Milito]] (1700–1721).
 
La unuopaj naciaj historioj kutimiĝis malsame nombri la militojn. Tiel ekzemple tri diversaj militoj nomatas la "Unua Nordia Milito": Germanaj, rusaj, anglalingvaj kaj plej multaj skandinaviaj historiistoj sub tio komprenas tradicie komprenas la militon de 1655 ĝis 1660. Iuj svedaj historiistoj tamen nomas la Svedan-Rusan Militon de 1554 kaj 1557 la ''Unua Nordia Milito''<ref>ekzemple Arvo Viljanti: ''Gustav Vasas ryska krig 1554-1557'', Almqvist & Wiksell, Stokholmo 1957.</ref>, dum iuj rusaj historiistoj tiel nomas la Polan-Rusan Militron de 1654 ĝis 1667. Laŭ la tradicio de la pola-litova historio ĉefe tri konfliktoj nomiĝas la ''Nordia Militoj'': La unua signas la konflikton Pollando-Litovio kun la [[Grandduklando Moskvo]] de 1562 ĝis 1570, la dua la militon de 1655 ĝis 1660 kaj la tria la "Grandan Nordian Militon" de 1700 ĝis 1721. Apartaĵo estas la konflikto inter la Reĝlando Svedio, la Reĝlando Danio kaj la Duklando Brandenburgio dum la jaroj de 1674 ĝis 1679. La konflikto laŭ la dana kaj sveda historio nomiĝas "Milito de Schonen", laŭ la germana tamen ''Brandenburgia-Sveda Milito'' kaj konsideriĝas kvazaŭ du diversaj militoj.<ref>Max Braubach: ''Vom Westfälischen Frieden bis zur Französischen Revolution'' ("De la [[Vestfalia Paco]] ĝis la [[Franca Revolucio]]"), Munkeno 1974, p. 54 (= ''Gebhardt - Handbuch der deutschen Geschichte'', vol. 10)</ref>
 
== Fono ==
Per la malaliĝo de Svedio el la [[Unio de Kalmar]] kaj la elekto de [[Gustavo Vasa|Gustav Eriksson]] kiel sveda reĝo finiĝis la hegemonio de [[Danio]] en [[Skandinavio]]. Per tio komenciĝis la lukto pri la „Dominium maris baltici“, pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro.
 
La [[Reformacio]] en la skandinaviaj ŝtatoj kaŭzis profundajn ŝanĝojn. Pro la malekleziigo de multaj antaŭe katolikaj posedaĵoj – teritorioj kaj ĉiaspecaj konstruaĵoj – kaj la ekonomia prospero la Potenco de la ŝtataj reĝoj plifortiĝis. La feŭdaj ŝtatoj de la regiono forte penis pri [[ekspansio]]. De okcidento nederlandaj komercistoj penetris la Baltan Maron kaj provis malaltigi la influon de la urboj kunigitaj en la [[Hansa Ligo]]. Kaj en la oriento la [[Grandduklando Moskvo]] ekde la jaro [[1558]] luktis pri teritorio rekte borde de la Balta Maro.
 
== Referencoj==
<references />
 
[[Kategorio:Nordiaj Militoj|!]]
[[Kategorio:1560-aj jaroj]]
[[Kategorio:1650-aj jaroj]]
[[Kategorio:1700-aj jaroj]]
[[Kategorio:1710-aj jaroj]]
 
[[de:Nordische Kriege]]
[[en:Northern Wars]]
[[pl:Wojna północna]]
[[sv:Nordiska kriget]]
[[nl:Noordse Oorlogen]]