Internacia respondkupono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Coupon-réponse_international.jpg|right|300px]]
'''Internacia respondkupono''' (mallongigite "irk" aŭ "IRC" en la aliaj lingvoj) estas [[kuponkupono]]o, kiu donas al ricevanto de internacia papera [[letero]] la eblon senpage sendi respondon al la sendinto.
 
Fizike internacia respondkupono estas papera slipeto kun priskribo en kelkaj lingvoj, diranta, ke ĉiu [[poŝtejo]] en ĉiu lando de [[Internacia Poŝta Unio]] devas anstataŭigi la kuponon per [[poŝtmarko]]j, sufiĉaj por sendi internacian leteron (ne pli pezan ol 20 g) en ĉiun landon de Internacia Poŝta Unio.
 
En okazo de enlanda korespondado estas pli facile sendi en la letero [[koverto]]n kun jam algluitaj poŝtmarkoj[[poŝtmarko]]j. Tamen en okazo de internacia korespondado ĉi tio ne taŭgas, ĉar diversaj landoj uzas diversajn poŝtmarkojn kaj aĉeti alilandajn poŝtmarkojn ĝenerale malfacilas.
 
Internaciaj respondkuponoj reale estas sufiĉe malofte uzataj. Aĉeti ilin kutime eblas nur en grandaj poŝtejoj (ekzemple centraj poŝtejoj de grandaj urboj). Iu poŝtejo povas rifuzi preni la kuponon kaj doni poŝtmarkojn simple pro tio, ke la poŝtistoj neniam antaŭe vidis ĉi tian kuponon kaj ne scias kion fari.