Jino kaj Jango: Malsamoj inter versioj

ĉina metafizika koncepto de du malaj kategorioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|La simbolo de Jino kaj Jango '''Jino''' kaj '''jango''' (ankaŭ '''Jino-Jango''') estas malnovega ĉina koncepto el la Daoismo por du samtempe komp...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:28, 18 aŭg. 2008

Jino kaj jango (ankaŭ Jino-Jango) estas malnovega ĉina koncepto el la Daoismo por du samtempe komplementaj kaj kontraŭaj povoj kiuj konstante ŝanĝiĝas. 'Jino' (ĉina por "luno" aŭ la principo de mallumo) reprezentus la inan, la teron, la negativan, pasivan kaj kontraktas. 'Jango' (ĉina por "suno" - aŭ la principo hela) reprezentus la viran, la ĉielon, la energion, la pozitivon, la dinamikan, la varmecon, kiu produktas, movigas kaj ekspansias. Kune jino kaj jango formas la vivenergion Chi, kiu trakuras la korpon pere de meridianoj (energilinioj). Kiam jino kaj jango estas en harmonio oni estas sana.

La simbolo de Jino kaj Jango

Historio

La ekzakta origino de Jino kaj Jango estas malklara, ĉar estas koncepto kiu ekzistas jam plurajn milojn da jaroj. La principon oni nomas unuafoje en la libro I Ching, kiu datas de proksimume 700 ĝis 1000 jaroj antaŭ kristo. Oni supozas ke, por provi kompreni la vivon, finfine oni prenis la movojn de la naturo kiel elirpunkto.

Unikodo

En Unikodo oni skribas la jino-jangosimbolon tiel ĉi: U+262F (☯).