La '''oficialaj aldonoj al la Universala Vortaro''' estas aroj da vortoj kiujkies uzo estas forte rekomendita de la [[Akademio de Esperanto]], kaj aldonitaj al la [[Universala Vortaro]], kiu estas parto de la [[Fundamento de Esperanto]].<ref>http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/oficialaj_aldonoj.html</ref> La oficialaj aldonoj nomiĝas pere de cifero kaj la literoj OA, do la unua oficiala aldono nomiĝas [[1OA]]. Ĝi estis eldonita en 1909 de la [[Lingva Komitato]]. Ĝis nun estis eldonitaj naŭ oficialaj aldonoj.