Manifesto de Raŭmo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+Enkonduko pri estiĝo, plia teksto, diskuto ks.
Linio 1:
La ĉi-suba manifesto estis verkita de unu el tri laborgrupoj pri la kongresa temo "Esperanto en la 80aj jaroj" de la [[IJK]] en [[Raŭmo]]. Ĉefe redaktis ĝin [[Giorgio Silfer]] kaj [[Jouko Lindstedt]]. La teksto ne estis prezentita al la du aliaj laborgrupoj nek al la plenkunsido, sed rekte prezentita al la kongresanoj. Ĝis la fino de la jaro 1980 subskribis ĝin proksimume cent homoj (listo kun nomoj<ref>http://pagesperso-orange.fr/infolangues/ESPERANTO/rauma02.htm</ref>). Malgraŭ la iom nekutima estiĝo (kaj kelkfoje iom nekutima lingvaĵo) ĝi grandparte esprimas la opinion de la diskutintaj junuloj.
'''Manifesto de [[Raŭmo]]''' ([[31-a de julio]] [[1980]])
 
Estiĝis en Raŭmo krom la ''Manifesto'' ankaŭ dua teksto, ''Esperanto en la 80-aj jaroj''<ref>http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/tree/browse_frm/month/1999-06/8a8baa4aa4b69a6b?rnum=21&_done=%2Fgroup%2Fsoc.culture.esperanto%2Fbrowse_frm%2Fmonth%2F1999-06%3F</ref> kun tri partoj "Celoj kaj konstatoj", "Metodoj kaj
rekomendoj" kaj "Informado ekstera"; [[Ziko Sikosek]] mencias kaj komentas tiun tekston en sia libro "[[Esperanto sen mitoj]]".
 
Estas rimarkinde, ke la revuo ''Esperanto'' bezonis ĉ. dek jarojn, ĝis kiam ĝi publikigis la tekston de la ''Manifesto''. Antaŭe kaj poste okazis diskutoj en diversaj gazetoj. Eble la plej malbone komprenata parto de la Manifesto estas la paragrafo "[[Manifesto de Raŭmo#Niaj celoj|Niaj celoj]]" kun la frazo "Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn ..." (sekvas kvar valoroj). Kontraste en diskutoj oni ofte erare asertis, ke anoj de la manifesto ne volus disvastigi Esperanton, sed nur ĝui la lingvon.
 
Necesas distingi la tekston de la manifesto disde la [[raŭmismo]], kiu aperis en postaj jardekoj. Ne en ĉiu punkto la "raŭmistoj" sekvas la ideojn de la manifesto; ekzemple la disvastigado de Esperanto ŝajne ricevas malpli da prioritato.
 
 
== '''Manifesto de [[Raŭmo]]''' ([[31-a de julio]] [[1980]])==
([[31-a de julio]] [[1980]])
 
Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en [[Finnlando]], kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso ([[25-a de julio]] - [[1-a de aŭgusto]] [[1980]]) la temon ''"Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj"''.