Walter Żelazny: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Walter ŻELAZNY''', naskiĝis en 1950 en Rzeszów, Pollando, estas pola-franca sociologio, kulturantropologo kaj etnologo, okupiĝanta ankaŭ pri etnopolitiko, etneco, socilingvistiko. Li magistriĝis pri lingvistiko en la universitato Nancy II, faris la francan Diplôme d’étude approfondies pri socia geografio en la universitato de Metz, doktoriĝis pri sociologio de la nacio kaj kultura antropologio en la Silezia Universitato en Katowice kaj habiltaciiĝis pri sociologio de la etneco kaj sociologio de la politiko en la universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. En la jaroj 2006-2007 li estis rektoro de la Supera Altlernejo de Sociaj kaj Ekonomiaj Sciencoj en Tyczyn. De 2006 li estas profesoro de la AGH (Universitato de Sciencoj kaj Teknologioj) en Krakovo, en la departamento de la sociaj sciencoj - unu el la dek plej bonaj kaj prestiĝaj altlernejoj de Pollando inter 450). Li publikigis ĉirkaŭ 70 sciencajn kontribuaĵojn en diversaj fakaj sociologiaj kaj antropologiaj revuoj en la pola kaj franca lingvoj, en Esperanto li publikigis chirkaŭĉirkaŭ 100 artikolojn. Li estas aŭtoro pluraj universitataj libroj, en kiuj li ankaŭ pritraktas soci- interlingvistikajn kaj esperantologiajn demandojn:
 
Esperantisto de 1968. Iama estrarano de TEJO, vicprezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), prezidanto de Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds. En la jaroj 2001-2006 li estis la unua Konsulo de la Esperanta Civito. Redaktoro aŭ kunlaboranto de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj aliaj esperantlingvaj revuoj.