Tjanŝano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat
La plej alto montopinto de Tianŝan estas Ĝengiŝ Ĉokusu (7439 metroj). La dua plej alta estas Ĥan Tengri (6995 metro, 7010 metroj kun glacio).
Linio 1:
[[Dosiero:Tianshansnow.jpg|thumb|250px|astronomia observejo sur la monto, en ĉ. 1912]]
La montaro '''Tianŝan''' estas unu el la plej grandaj montaroj de ''Azio''. Ĝi etendiĝas pli kaj pli alten de la oriento okcidenten. Ĝia orienta sektoro sterniĝas en la meza parto de [[Ŝinĝjango]], longas je 1 700 kilometroj, kaj larĝas je 250 – 300 kilometroj. La montaro Tianŝan dividas Ŝinĝjangon en du partojn, sudan kaj nordan. Sude de la montaro kuŝas la baseno [[Talimu]], kaj norde la baseno [[Zhunge'er]].
 
La majesta montaro Tianŝan konsistas el tri montoj, kiuj, simile al tri gigantaj drakoj, serpentumas tra la terenon de Ŝinĝjango, kaj estas simbolo de tiu vasta regiono. Inter ĝiaj sennombraj montpintoj kaj krutaĵoj sin trovas abundaj ravinoj, basenoj kaj valoj, ekzemple, la valo Yili, la baseno Hami, la baseno Turufan ktp. Aparte okulfrapaj pejzaĝoj estas la neĝkovrataj pintoj, kiuj ŝajnas arĝentaj serpentoj, dancantaj super la vastega montaro. Inter ili la plej famaj estas la montpinto Tuomu'er en la okcidenta flanko, kaj la montpinto Bogeda en la orienta. La neniam degela neĝo sur iliaj zenitoj blindige flagras sub la suno. Survoje de vojaĝo al la Paŝtejo de Suda Monto, turistoj senescepte volas halti tie por apreci tiun spektaklan pejzaĝon de la montaro Tianŝan.
 
La plej alto montopinto de Tianŝan estas [[Ĝengiŝ Ĉokusu]] (7439 metroj). La dua plej alta estas [[Ĥan Tengri]] (6995 metro, 7010 metroj kun glacio).
 
Aparte menciindas la lago [[Tianĉi]] situanta sur deklivo de la montpinto Bogeda kaj apud ĝi la Ruĝa Monto en la urbocentro de [[Urumĉio]].