VBK-Raduga: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Raduga.png|right|thumbnail|225px|Ulustraĵo de la Raduga dum sia reeniro farita de NASA.]]
 
'''VBK-Raduga''' estas la nomo de [[reenira kapsulo]] kiu estis uzata por revenigi materialojn al la Tero el la kosmostacio [[Mir kosmostacio|Mir]]. La Raduga (ĉielarko en la rusa) estis portita al la stacio en la kupeo por la seka ŝarĝo de la kosmoŝipo [[Progress|Progress M]]. Post la kupliĝo, la Raduga estis malŝarĝita el Progress kaj kaj plenigita per la materialo kiun ni volas revenigi. Poste la kuplosistemo de la kosmoŝipo Progress estis demetita kaj metita en tiu loko la kapsulo. Post la malkupliĝo de la Progress, kaj je alto de 120 km, la Raduga estis liberigita en la kosmo por la [[reeniro]] dum la kosmoŝipo Progress furbrulis en la atmosferon. Fine la kapsulo alteriĝis trankvile en Rusio per grandaj [[paraŝuto]]j.
 
La kapsulo estis 1,5 m longa kaj 60 cm diametra, kun malplena maso de 350 kg. Ĝi povis porti Teren proksimume 150 kg. Uzado de la kapsulo minimumis la karko-kapablon de la kosmoŝipo Progress-M pli malpli 100 kg.
 
La [[Eŭropa Kosma Agentejo]] studis la eblecon uzi simlan sistemon, nomita [[PARES]], por ĝia uzado kun la kosmoŝipo [[Automated Transfer Vehicle|ATV]].