Ramón del Valle-Inclán: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(poluro)
 
==Biografio==
Li estis la filo de liberala kaj galegista verkisto, Ramón del Valle-Inclán Bermúdez de Castro, kaj de Dolores de la Peña y Montenegro, ambaŭ de [[hidalgo|hidalga]] deveno; tamen li ricevis pli simplan nomon de Ramón José Simón Valle Peña. Li studis en mezlernejo de [[Pontevedra]] ĝis [[1885]], kaj poste ekstudis [[Juro]]n en la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. Samtempe, li praktikis skermon[[skermo]]n kaj desegnon.
 
En tiu epoko li ekverkis por publikaĵoj kiel ''Café con gotas'' (Kafo kun gutoj), de Santiago, kaj la [[Barcelona|barcelona]] ''La Ilustración ibérica'' (La Iberia Bildigo), kaj partoprenis aktive, kun sia frato Carlos, en la gazetara vivo de la urbo. En 1890, pro la morto de lia patro, abandonis la karieron de juro, kiun tiu devigis al li, kaj revenis al Pontevedra. Poste eble li vojaĝis en Italion, kaj pli certe al Madrido fine de 1890, kie li ĉeestis la [[Prado-Muzeo|Muzeon de Prado]] kaj la bibliotekojn de la urbo, kunlaboris en ĵurnaloj kiel ''El Globo'', kaj dediĉas grandan parton de sia libertempo al popola kantoteatro.