Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

22 bitokojn forigis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''André CHERPILLOD''' (naskiĝis en [[1930]]) estas [[franca esperantisto]], [[etimologio|etimologo]], [[terminologio|terminologo]], gramatikisto kaj [[interlingvistiko|interlingvisto]]. Estis fakinstruisto, en mezgrada lernejo, instruante natursciencon. Emeritiĝis en 1990. Loĝas en Courgenard, Francio (departemento Sarthe). Li verkis grandan nombron da diverstemaj libroj, kiujn li ofte eldonis samtempe en la franca lingvo kaj en Esperanto. Kunlaborinto de multaj periodaĵoj, i.a. de [[Franca Esperantisto]], [[La Gazeto]], [[La Kancerkliniko]], [[Literatura Foiro]], [[Monato_%28gazeto%29|Monato]] kaj aliaj. Dum pluraj jaroj li redaktis "[[La Jaro]] - Praktika Poŝkalendaro de Monato", Li estas membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
Li estas ankaŭ [[volapukologo]], li redaktis gramatikon de [[Volapuko]] en [[Esperanto]] kaj vortaron Esperanto-Volapuko.
Sennoma uzanto